Meghan Musnicki

usona remisto


Meghan MUSNICKI (naskiĝis la la  5-an de februaro 1983(nun 1983-02-05) en Naples, Nov-Jorkio, do nun 41-jara) estas eksa usonana remisto. De 2010 ĝis 2016 ŝi estis ano de la usona nacia remteamo. En tiu tempo ŝi gajnis du olimpikajn orajn medalojn kiel ano de unuremila okopo kun stiristo.

Meghan Musnicki
remisto
remado
Nomo Meghan Musnicki
Naskiĝo la 5-an de februaro 1983 en Naples,  Usono
Medaloj
vdr

Antaŭ ol Musnicki estis remisto, ŝi ludis korbopilkadon kaj piedpilkadon. En 2001, dum ŝia unua jaro ĉe la St.Lawrence University en Nov-Jorkio, ŝi unuafoje sidis en remboato. Sed daŭris kelkajn Jarojn ĝis kiam ŝi trejniĝis por internacia kariero. En 2010, kiel 27-jarulo, Musnicki partoprenis en sia unua internacia evento - la tria konkurso de la Monda Rempokalo(MRP) en Lucerno, Svisujo. Ŝi partoprenis en du kategorioj: la unuremila duopo sen stiristo, en kiu ŝi estis dualoka klasito kaj la unuremila okopo kun stiristo, en kiu ŝi estis unualoka klasito. En la samjara monda ĉampionado en Nov-Zelando la usona okopo gajnis sian kategorion kaj Musnicki iĝis monda ĉampiono en sia debuto. La sekvan jaron la okopo defendis sian mondoĉampionan titolon. Musnicki ankaŭ partoprenis en du konkursoj de la MRP kune kun sia okopa teamano Zsuzsanna Francia. Ili estis dualoka kaj kvaraloka klasito en la kategorio unuremila duopo sen stiristo.

La venkopodio por la virina okopo ĉe la Olimpikoj 2016

En 2012 ŝi estis ano de la okopo ĉe la Olimpikaj Ludoj en Londono. Sur la Lago Dorney la teamo facile gajnis la unuan etapon de la konkurso kaj tiel kvalifikis sin rekte por la finalo. Tie la teamo gajnis oran medalon antaŭ la teamoj de Kanado kaj Nederlando.

Musnicki kaj la usona okopo restis nevenkita ĉe la sekvaj tri mondaj ĉampionadoj en 2013, 2014 kaj 2015. Dum tiu tempo ŝi ankaŭ fojfoje partoprenis en la unuremila duopo sen stiristo. La plej bona rezulto estis dua pozicio dum la unua konkurso de la Monda Rempokalo 2013 en Sidneo.

Ĉe la Olimpikaj Ludoj 2016 en Rio-de-Ĵanejro ŝi lastfoje partoprenis en internacia evento. La usona okopo, kiel ĉe la lasta Olimpiko, facile kvalifikis sin por la finalo. Tie ĝi gajnis sian trian sinsekvan olimpikan ormedalon. Por Musnicki ĝi estis la dua olimpika ora medalo.

Internaciaj sukcesoj redakti

Evento Loko Rezulto Kategorio
Monda Ĉampionado 2010 Karapiro,   Nov-Zelando   unuremila okopo kun stiristo (W8+)
Monda Ĉampionado 2011 Bled,   Slovenio   unuremila okopo kun stiristo (W8+)
Olimpikaj Ludoj 2012 Londono,   Britio   unuremila okopo kun stiristo (W8+)
Monda Ĉampionado 2013 Chungju,   Sud-Koreio   unuremila okopo kun stiristo (W8+)
4-a unuremila duopo sen stiristo (W2-)
Monda Ĉampionado 2014 Amsterdamo,   Nederlando   unuremila okopo kun stiristo (W8+)
Monda Ĉampionado 2015 Aigueblette,   Francio   unuremila okopo kun stiristo (W8+)
Olimpikaj Ludoj 2016 Rio-de-Ĵanejro,   Brazilo   unuremila okopo kun stiristo (W8+)

Eksteraj ligiloj redakti