Melchiorre Cesarotti

Melchiorre Cesarotti (elp. melkior sezaroti, naskiĝis la 15-an de majo 1730 en Padovo, mortis la 3-an de novembro 1808 en Selvazzano Dentro) estis itala poeto, lingvisto, literatura tradukisto, lingvofilozofo kaj klerulo.

Melchiorre Cesarotti
Persona informo
Melchiorre Cesarotti
Naskiĝo 15-an de majo 1730 (1730-05-15)
en Padovo
Morto 4-an de novembro 1808 (1808-11-04) (78-jaraĝa)
en Selvazzano Dentro
Lingvoj italaantikva grekafrancaanglahebreagermana vd
Loĝloko Selvazzano Dentro vd
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Alma mater Universitato de Padovo vd
Profesio
Alia nomo Meronte Larisseo vd
Okupo lingvisto • poeto • verkistotradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Melchiorre Cesarotti
Busto de Melchiorre Cesarotti

Biografio redakti

 
Vilao Melchiorre Cesarotti

Melchiorre Cesarotti unue estis studento en la Padova universitato, poste instruis tie retorikon.

En 1768 li estis nomumita profesoro pri greka kaj hebrea lingvoj ĉe la sama universitato.

En 1779 li iĝis konstanta sekretario de la klaso de bona literaturo de la nova Instituto de Sciencoj, Leteroj kaj Artoj (kiu anstataŭigis la Accademia dei Ricovrati), prenante faktan kontrolon de tiu institucio. En tiu ĉi pozicio li verkis, interalie, sian tradukon de la Iliado, kiu tamen estis konsiderata malsukcesa verko pro la eksterordinaraj kaj plejparte nepravigeblaj liberecoj kiujn li sin permesis.

En 1807 li dediĉis al la Imperiestro Napoleonon la 1-an la poemon titolitan "La Pronea".

Verkaro (elekto) redakti

  • Corso ragionato di letteratura greca (La kurso de la greka alfabeto), eldonita en 1781 en Padova en du volumoj)
  • (1880) Saggio sulla filosofia delle lingue applicato alla lingua italiana[1] (Eseo pri la filozofio de la lingvoj), kiu estas definitiva reverkado de la pli frue (1785) de la Saggio sopra la lingua italiana (Eseo pri la itala lingvo).
  • Ragionamento sulla filosofia del gusto (Traktato pri la filozofio de la teorio de estetiko)
  • Saggio sugli studii (Eseo pri la studoj)
  • Istruzione d'un cittadino a' suoi fratelli meno istrutti
  • De la plezuro de kiu ekestas tragedio
  • Patriotismo illuminato
  • Poemaro

Filozofio de la lingvoj redakti

En 1785 li publikigis la libron Saggio sulla filosofia delle lingue (Eseo pri la filozofio de la lingvoj), kie troviĝas multaj konsideroj rilate al la absoluta egalvaloro de ĉiu lingvo, sendepende de siaj vortaro, gramatikkaj strukturuoj kaj socia prestiĝo. La vasteco kaj klarvideco de liaj pripensoj situigas lin en plej altan lokon, inter la vere malmultaj filozofoj de la lingvoj, nom tiuj kiuj ne okupiĝis filozofie pri lingvaĵo, sed rekte pri la unuopaj lingvoj troviĝas en la mezo inter lingvistiko kaj filozofio de lingvaĵo[1].

En tiu libro li ankaŭ agis favore al la libereco de lingva evoluo de la itala kaj kontraŭ la "Accademia della crusca". Cesarotti kritikas, en la unua parto, la regantajn antaŭjuĝojn pri la pureco de la itala lingvo kaj emas reliefigi la ligon kun la historio de civilizacio, poste en la dua sekcio li distingas la gramatikan genion, aŭ la neŝanĝeblan lingvan normon, kaj la retorikan genion, kiu estante ligita al eventualaĵoj, povas ŝanĝi. Fine, li argumentas, ke pruntvortoj kiel francismoj povas esti akceptitaj en la itala lingvo, kondiĉe ke ili ne konfliktas kun la reguloj de la gramatika genio, tio estas, ke ekvivalenta termino ne jam ĉeestas en la cellingvo.

Citaĵoj el 'Eseo pri la filozofio de la lingvoj':

"Neniu lingvo estas sufiĉe riĉa, nek povas alveni la tempo en kiu ĝi ne plu bezonas riĉiĝi. La artoj, la sciencoj, la komerco montras je ĉiu paŝo novaĵojn, kiuj postulas novajn nomojn".

"Inter la multaj dialektoj [lingvoj], nur unuiĝas la plej grava, sed tiu graveco ne ŝuldiĝas al la lingvo por si mem, sed al la aŭtoritato de iu provinco [imperio] sur la aliaj kaj al la merito de la verkistoj. Tiuj ĉi lastaj havas tamen neniun povon kontraŭ la unusencaj decidoj de la registaro kadre de lingva politiko."

Beletraj tradukoj redakti

Cesarotti estas konata kiel tradukisto de beletraĵoj el la angla (Poems of Ossian de James Macpherson), la franca (Le fanatisme, ou Mahomet le prophète de Voltaire) kaj la greka (Iliado)

Literaturo redakti

(itala) Melchiorre Cesarotti (1802), Saggio sulla filosofia delle lingue applicato alla lingua italiana, nuovamente ilustrato di note e chiarmimenti apologetici, aggiuntovi il Saggio sulla filosofia del gusto all' Arcadia di Roma, eld. Pietro Brandolese, Padova, paĝoj 2-8

Giorgio Patrizi: Cesarotti, Melchiorre. En: Alberto M. Ghisalberti (eld.): Dizionario Biografico degli Italiani (DBI). Volumo 24: Cerreto–Chini. Istituto della Enciclopedia Italiana, Romo, 1980.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (eo) Cesarotti kaj la filozofio de la lingvoj - je la marĝenoj de lingvistiko (2), Literatura Foiro, paĝoj 102-104, Literatura Foiro, aprilo 2022.

Vidu ankaŭ redakti

Filozofio de lingvo