Memportretoj de Vincent van Gogh

listartikolo en Vikimedio

Vincent van Gogh [fan ĥoĥ] (1853-1890) faris kvardek mem-portretojn en formo de pentraĵoj kaj skizoj.

Vincent van Gogh
Memportreto 1887
Memportreto 1887
Naskiĝo 30-a marto 1853
en Nederlando
Morto 29-a julio 1890
Sukcesis kiel artpentristo
vdr

Nuenen (Nederlando) redakti

En Nuenen ĉe la fino de 1885 ekestis lia unua memportreto kun ĉapelo, staranta antaŭ sia pentrostablo kun paletro kaj peniko, iom malluma pentraĵo.

Antverpeno redakti

Inter 1885 kaj februaro 1886 li pentris en Antverpeno kvin memportretojn.

Parizo redakti

De Antverpeno li iris en 1886 al Parizo, kie li estis tre interesita en la pentrado de portretoj, sed monon por dungi modelojn li ne havis. Anstataŭe, li helpe de spegulo faris portreton de si mem. Li faris ĉirkaŭ dudek tiajn portretojn en la periodo kiun li vivis en Parizo kaj dum kiu li eksperimentis kun koloro kaj tekniko. La unuaj portretoj estis ankoraŭ en malhela koloro, kiel la pentraĵoj, kiujn li faris en Nederlando (en Drenthe), sed poste ili aspektis pli feliĉaj. Li estis 34-jaraĝa, kiam li en februaro 1888 forlasis Parizon.

Arles redakti

Van Gogh iris al Arles, en Kamargo, la sudo de Francio. Tie tamen estis por li samtiome malvarma kiel en Parizo: frostis kaj neĝis. Kiam la varma suda suno denove komencis brili, li faris sian plej buntan laboron en febra rapideco, foje pluraj en unu tago. Inter la sep en Arles produktitaj memportretoj estas la pentraĵo Memportreto kun ligita orelo kaj pipo, kie Van Gogh videblas kun bandaĝo sur sia kapo. Tiun pentraĵon li faris kiam li fortranĉis pecon de sia orelo kiel puno por disputo kun Paul Gauguin. Ankaŭ liaj aliaj famaj portretoj aperis en tiu periodo kiel ekzemple La zuavo, La poŝtisto Roulin, Eugène Boch.

Saint-Remy-de-Provence redakti

Kiam van Gogh malpli bone fartis, la institucio Saint-Paul-de-Mausole en Saint-Remy-de-Provence, ĉe la piedo de la malaltaj alpoj (Alpilles), akceptis lin. Tiu institucio eĉ kreis tie malgrandan laborejon kie li povis pentri dum la pli kaj pli maloftaj momentoj sen nervokrizo.

Sekvis nervokrizoj unu post la alia, sed van Gogh daŭre laboris kaj en aprilo, li montris al sia frato Theo dek verkojn dum foiro de entreprenistoj. Vincent forlasis la institucion en Saint-Remy-de-Provence kaj veturis al Auvers-sur-Oise, kie li havis kontakton kun d-ro Paul Gachet.

Dum sia restado en Saint-Remy-de-Provence Vincent van Gogh faris la lastajn kvar memportretojn :

  1. Kun paletro kaj penikoj, septembro 1889
  2. Nudkape kaj senbarba, septembro 1889
  3. Nudkape antaŭ malhelblua fono, inter majo 1889 kaj julio 1890
  4. En malfermita jako antaŭ fono de kirlantaj penikstrioj, inter majo 1889 kaj julio 1890

Memportretoj de Vincent van Gogh redakti

Literaturo redakti

Fritz Erpel, La memportretoj de van Gogh, Eldonejo Contact, Amsterdamo, 1964.

Vidu ankaŭ redakti

Listo de pentraĵoj de Vincent van Gogh