Meschers-sur-Gironde

komunumo en la departemento Marborda Ĉarento de Francio

Meschers-sur-Gironde [meʃɛʁ syʁ ʒiʁɔ̃d] estas franca komunumo en la departemento Charente-Maritime, en la regiono Puatuo-Ĉarentoj. Ĝi havis 2 814 loĝantojn en la jaro 2010[1].

Meschers-sur-Gironde
Preĝejo en Meschers-sur-Gironde
Preĝejo en Meschers-sur-Gironde
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Puatuo-Ĉarentoj
Departemento Charente-Maritime
Arondismento Saintes
Kantono Cozes
Komunumaro Communauté d'agglomération Royan Atlantique
Urbestro Jean-François Négret (2008–2014)
Insee-kodo 17230
Poŝtkodo 17132
Demografio
Loĝantaro 2 814 (2010)
Loĝdenso 176,1 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 45° 33′ N, 0° 57′ U (mapo)45.5575-0.95389Koordinatoj: 45° 33′ N, 0° 57′ U (mapo)
Alteco 0 ĝis 39 m
Areo 15,98 km2
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Charente-Maritime

Meschers-sur-Gironde (Charente-Maritime)
Meschers-sur-Gironde (Charente-Maritime)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Meschers-sur-Gironde (Francio)
Meschers-sur-Gironde (Francio)
DEC
Map
vdr

Loknomo redakti

La loknomo estis origine kelta. Ekde la 9-a jarcento oni por la unua fojo uzis la loknomon Miscaria. kiu povus referi al du keltaj vortoj : mis (malbona) kaj caria (ŝtono). Dum la periodo de la franca revolucio de 1789 tiu nomo ŝanĝis sin en Meschers.

Geografio redakti

Meschers-sur-Gironde situas en la sudokcidento de la departemento Charente-Maritime, ĉe Ĝirondo, la estuaro de Garono, Ĝi najbaras la komunumojn Saint-Georges-de-Didonne, Semussac kaj Arces.

Meschers-sur-Gironde situas sude de la Côte de Beauté, ĉe la dektra riverbordo de la Ĝirondo, la estuaro de Garono, en la historia kulturpejzaĝo de Santonĝo. kiu estas siavice parto de la pejzaĝo de Charente. La urbo Royan situas 15km nordokcidente.

Turisma ekonomio redakti

 
Grotoj en la klipoj (fr. fallaises) de Meschers: Grottes de Régulus kaj Grottes de Matata

En la pasinteco la vinberkulturo estis grava, sed ekde la dua duono de la 19-a jarcento la banturismo komenciĝis kaj nuntempe ĝi estas la ĉefa ekonomia motoro.

La mara vilaĝo Talmont-sur-Gironde kun la spektakle sur la klifoj situanta romanika preĝejo Sainte-Radegonde situas nur 4 km sudoriente.

Strandoj redakti

Meschers havas plurajn strandojn: la Plage des Nonnes kaj la Plage de Suzac estas la plej belaj. Krom tiuj estas ankoraŭ la strandoj Plage de Vergnes kaj Plage de l’Arnèche.

Feriejo "Espace des Possibles" (spaco de ebloj) redakti

La regiono estas ankaŭ konata pro 'Espace des Possibles' interaga kaj partopreniga feriejo en kiu cento da kunpartoprenantoj proponas preskaŭ 80 metiejojn (ateliers) ĉiutage : aikido, skulptarto, teatro, pentrado, danco, muziko, persona kresko, jogo, novaj teknologioj kiel ekzemple filmontado, senperfota komunikado, masaĝoj, ŭacuo en varma banejo, konversaciaj ludoj en alia lingvo, ktp. [2]

Vidu ankaŭ redakti

Komunumoj de Charente-Maritime

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retejo

Espace des Possibles

TV Espace des Possibles Arkivigite je 2017-06-24 per la retarkivo Wayback Machine

Notoj kaj referencoj redakti