Metalkolombo
La Metalkolombo aŭ Metalpalumbo (Columba vitiensis) konata ankaŭ kiel blanka-gorĝa kolombo estas birdospecio de la familio de Kolombedoj, Columbidae, kiu estas mezgranda kolombo ĝis 37 cm longa.
Metalkolombo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Identigo redakti
Plenkreskulo havas irizecan purpur-verdan kapoverton, nigrajn flugilojn kaj supran voston, flavecruĝajn irisojn, flavan bekon kun ruĝaj bekopintoj, ruĝajn ĉirkaŭokulojn, blankajn aŭ helgrizajn mentonon kaj orelkovrilojn, kaj purpurajn piedojn. Ili havas senbrilajn brunajn aŭ brilajn purpurverdecajn subajn partojn, depende de la subspecio. La nomiga formo C. v. vitiensis el Fiĝioj havas senbrilajn subajn partojn, dum la subspecio C. v. halmaheira de Molukoj havas la plej brilan plumaron. Ambaŭ seksoj estas similaj. La junulo estas pli senbrila ol la plenkreskulo.
Distribuado redakti
La Metalkolombo ekzistas en tropikaj arbaroj de orienta Indonezio, Filipinoj, Nov-Gvineo, Salomonoj, Fiĝioj, Nov-Kaledonio, Samoo kaj proksimaj insuloj de sudokcidenta Pacifiko. Subspecio, nome Lord-Howe-metalkolombo, ekzistis en Insulo Lord Howe de Aŭstralio, sed ĝi estis formortigita pro ĉasado ĉirkaŭ 1853.
Manĝo redakti
La dieto konsistas ĉefe el variaj fruktoj, greno, semoj kaj beroj. La ino kutime demetas unu ĝis du ovojn.
Konservado redakti
Disvastigita kaj ofta tra sia granda teritorio, la metala kolombo estis taksita Malplej Zorgiga en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj.
Bildaro redakti
-
C. vitiensis griseogularis
-
Plenkreskulo en bestoĝardeno de San Diego
-
C. vitiensis godmanae
Notoj redakti
Referencoj redakti
- Gibbs, Barnes kaj Cox, Pigeons and Doves (Pica Press 2001) (ISBN 1-873403-60-7)
- del Hoyo J., Elliott A. & Sargatal J. (1997) Handbook of the Birds of the World, Volume 4, Sandgrouse to Cuckoos. BirdLife International, Lynx Edicions, Barcelona, 679 p.
- Prin J. & G. (1997) Encyclopédie des Colombidés. Éditions Prin, Ingré, 551 p.
- Higgins, P.J.; & Davies, S.J.J.F. (Eds.). (1996). Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 3. Snipe to Pigeons. Oxford University Press: Melbourne. (ISBN 0-19-553070-5)
Eksteraj ligiloj redakti
- BirdLife Species Factsheet[rompita ligilo]