Metro Express (Maŭricio)

Metro Express

'Urbos 100-3' en Rose Hill Central, Maŭricio

'Urbos 100-3' en Rose Hill Central, Maŭricio
Trafikado
Trafikanto Metro Express Ltd
Teknikaj trajtoj
Longo 30 km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Maksimuma rapideco 80 km/h
Stacioj de la fervojlinio
21 stacioj / 22
vdr
Mapo

Metro Express estas la nomo de malpeza fervoja transportsistemo en Maŭricio.

La itinero, kiam la fervojo estos finkonstruita, funkcios inter la distriktoj Port-Louis kaj Plaines Wilhems.

Historio redakti

Maŭricio restis sen fervoja sistemo post la fermo de "Mauritius Government Railways" en la 1960-aj jaroj.

Pro pligrandiĝanta aŭtomobila uzado kaj kronika vojŝtopiĝo, planoj por malpeza fervoja sistemo estis proponitaj dum multaj jaroj.[1]

La 31-an de julio 2017 en Ébène la Registaro de Maŭricio subskribis kontrakton por la kreado de malpeza fervoja transportsistemo.[2]

La projekto estas gvidata de la hinda kompanio Larsen & Toubro, post kiam tiu gajnis la kontrakton de la registaro de Maŭricio por ₨ 18,8 miliardoj, el kiuj ₨ 9,9 miliardoj estas provizitaj kiel subvencio de la hinda registaro.[3][4]

La unua fazo de la projekto estis inaŭgurita la 3-an de oktobro 2019 de maŭricia ĉefministro Pravind Jugnauth kaj hinda ĉefministro Narendra Modi.[5]

La 17-an de decembro 2019 Metro Express Ltd, la kompanio administranta la sistemon, anoncis, ke funkciado komenciĝos la 22-an de decembro 2019 je la 11-a horo. Dum la komenca periodo de 15 tagoj oni transportis la pasaĝerojn senpage per prezentado de senpaga bileto, valida en donita direkto kaj por difinita tempodaŭro. La varba periodo finiĝis la 10-an de januaro 2020.[6]

Konstruado redakti

Fazo 1 ligas Port-Luison al Rose Hill. Ĝi estis finonta en septembro 2019, sed la regula komerca servo ne komenciĝis antaŭ la 10-a de januaro 2020. Fazo 2 plilongigos la linion de Rose Hill ĝis Curepipe en septembro 2021[7]

Iuj malnovaj fervojaj trakoj estis malkovritaj dum konstruado en Rose Hill kaj eble estos uzataj kiel ekspoziciaĵoj por Fervoja Muzeo.[8]

Tarifoj redakti

De januaro 2020 unuopa tarifo por plenkreskulo estas ₨ 30 aŭ ₨ 20 se la vojaĝo ne implicas vojaĝi inter Coromandel kaj Barkly. Infanoj sub la aĝo de 3 jaroj kaj elekteblaj maljunuloj kaj handikapuloj rajtas senpagajn tarifojn.[9]

Veturanta materialo redakti

La 26-an de julio 2017, CAF anoncis, ke ili gajnis kontrakton por provizi 18 'Urbos 100-3' por valoro de pli ol € 100 milionoj. La interkonsento ankaŭ inkluzivas provizi la signalan sistemon, aŭtomatan veturan lokan sistemon (AVLS), transiran signalan prioritatan sistemon (TSPS), deponejekipaĵon kaj stir-simulilon.[10]

Kontraŭstaro redakti

La Metro Express estis kritikita de multaj, precipe ĉar iuj homoj devis esti eksproprietigitaj ĉar ilia tero troviĝis sur la vojo de la estonta linio. Domoj devis esti detruitaj. Sindikatistoj ankaŭ esprimis sian zorgon pri la risko de laborperdo en la transporta sektoro ĉar la sistemo de malpeza fervojo estas efektivigita sur unu el la plej okupataj itineroj de la insulo.[11]

Stacioj redakti

 
Metroo en la centro de Port-Luiso
Stacio Urbo Adreso
22Aapravasi Ghat Port-Luiso Place de l'Immigration
21Place D'Armes Port-Luiso
20Port Louis Victoria Port-Luiso Place Victoria
19St Louis Port-Luiso Pailles jonction road
18Coromandel Port-Luiso Black River Road
17Barkly Beau Bassin-Rose Hill Rue Nelson-Mandela
16Beau Bassin Beau Bassin-Rose Hill
15Vandermeersch Beau Bassin-Rose Hill Route A11
+ 14Ebéne Cybercity Quatre Bornes
+ 13Mahatma Gandhi Réduit, Moka
12Rose Hill Central Beau Bassin-Rose Hill Place Jean Cardinal
11Belle Rose Quatre Bornes Promenade Roland Armand
10Quatre Bornes Central Quatre Bornes Route St. Jean
09St Jean Quatre Bornes Route A8
08Trianon Quatre Bornes Route M2
07Phoenix Vacoas-Phoenix Route Nalletamby
06Palmerstone Vacoas-Phoenix Avenue Swami Sivananda
05Vacoas Central Vacoas-Phoenix Avenue Swami Sivananda
04Sadally Vacoas-Phoenix Avenue Swami Sivananda
03Floreal Vacoas-Phoenix Avenue Swami Sivananda
02Curepipe North Curepipe Avenue Swami Sivananda
01Curepipe Central Curepipe Place Jan Palach


Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Metro Express (Mauritius) en la angla Vikipedio.