Wattenwil BE

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Mettligasse)


Wattenwil estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Seftigen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2655 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Wattenwil
Blazono de Wattenwil
Blazono de Wattenwil
Blazono de Wattenwil
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Thun
Malnova distrikto ĝis 2009 Seftigen
Koordinatoj  46° 46′ 13″ N 7° 30′ 26″ O / 46.77028 °N, 7.50722 °O / 46.77028; 7.50722 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 13″ N 7° 30′ 26″ O / 46.77028 °N, 7.50722 °O / 46.77028; 7.50722 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2655
Areo 14,54 km²
Alteco 603 m super marnivelo
Poŝtkodo 3665
Komunumkodo 0886
Mapo de Wattenwil
Mapo de Wattenwil
Mapo de Wattenwil
vdr

Geografio redakti

Wattenwil situas en la transirzono de la Svisa Mezlando al la Svisaj Antaŭalpoj en la supra valo de la rivero Gürbe, proksimume 9 kilometrojn okcidente de la urbo Thun.

La komunumo konsistas el la tri frakcioj kun pluraj setlejoj, nome:[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 14,54 km², de kiuj 49,4% estas kovritaj de arbaro, 40,6% servas por agrikulturo kaj 7,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Wattenwil limas en nordo al Burgistein, en nordoriento al Gurzelen, en oriento al Forst-Längenbühl, en sudo al Blumenstein, kaj en okcidento al Riggisberg.

Trafiko redakti

Tra Wattenwil pasas la kantona ĉefvojo nr-o 230 de Riggisberg al Wimmis. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas proksimume 9 kilometrojn oriente apud Thun. Per diversaj buslinio de la regiona busentrepreno Thun-Interlaken la komunumo estas konektita al la publika transportreto. La stacidomo Burgistein-Wattenwil de la Gürbe-Valo-Fervojo fakte situas 2 kilometrojn norde de la komunumo sur teritorio de Burgistein.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Wattenwil datiĝas el la jaro 1226 kiel Watenwile. Dum mezepoko Wattenwil estis sub la regado de la Grafoj de Kiburgo. Sub la berna regado ĝis la Helveta Revolucio Wattenwil apartenis al la Kampartribunalo Seftigen. Post la fino de la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la distrikto Seftigen kaj post ties malfondo en la jaro 1803 al la administra distrikto Thun.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti