Michael Edwards (5-an de decembro 1963 en Cheltenham), pli konata ol Eddie la aglo, estis iama brita skisaltisto. Li estis la saltisto, kiu reprezentis Brition dum Vintraj Olimpikoj.

Michael Edwards
Persona informo
Naskonomo Michael David Edwards
Naskiĝo 5-an de decembro 1963 (1963-12-05) (60-jaraĝa)
en Cheltenham
Lingvoj angla
Loĝloko Woodchester
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater De Montfort University • Dunalley Street Primary School
Okupo
Okupo skisaltisto • kantisto
TTT
Retejo http://eddie-the-eagle.co.uk
vdr

Li sportis ĵudon, korbopilkon, ĉevalsportojn, sed ĉiujn sensukcese. Kiam li spektis en 1986 en la televido la kvar-redutan turneon, li pensis, ke li devontus skisalti. Skisaltado estis olimpia ludo, sed Britio neniam partoprenis tiun disciplinon. Edwards - sen financa apogo de la British Ski and Snowboard Federation - komencis partopreni en la 1980-aj jaroj en internaciaj skisaltaj konkursoj.

Li partoprenis en 1987 la Nordan skiĉampionadon en Oberstdorf, kie li atingis la 58-an lokon el inter 58 saltistoj. Lia salto de 73,5 m estis brita rekordo, kio permesis al li partoprenon en la sekvaj Olimpikoj. Li atingis sian celon en Calgary, en 1988. Li estis 9 kg pli peza ol la plej peza konkursanto el inter la saltistoj, li pezis 82 kg. Li atingis la lastajn lokojn sur la normala reduto kaj sur la granda reduto. En la medioj aperis la moknomo "Eddie la aglo".

Ĉar li akiris pli grandan atenton, konatecon ol la medalgajnintoj, la IOC modifis en 1990 la regulojn, tiel li ne akiris la kvalifikadon por la sekvaj Olimpikoj. Spite al ĉio, li iĝis por mallonga tempo media stelulo. Li aperigis libron On the piste (ISBN 0233994971) kaj kantojn. Oni kalkulas, ke li enspezis pli ol 400.000 £ en 2008.

Edwards deklaris en 1992 financan bankroton, sed enspezas plue monon per publikaj sursceniĝoj. Dumtempe li studis sukcese juron.

Edwards en 2010 portis la olimpikan torĉon en Winnipeg.

Medio redakti

En marto de 2002, usona producera firmao akiris ekskluzivajun film- kaj televidajn rajtojn pri la historieto.

Lia vivo estis filmigita de Dexter Fletcher sub la titolo Eddie the Eagle. La filmo aperis en 2016. Edwards estis rolita de Taron Egerton, en la filmo rolis ankaŭ Hugh Jackman, Iris Berben kaj Christopher Walken.

Pluaj olimpikaj stranguloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti