Mierovo, hungare Béke, germane Krotendörfl estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. La plej proksima urbo estas Šamorín 7 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1252 en formo Weke. En la 19-a jarcento la posedanto estis barono Jeszenák, kiu konstruis kastelon. En 1910 loĝis en la vilaĝo 388 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Somorja, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 419 da homoj (345 hungaroj kaj 64 slovakoj).

Vidindaĵo redakti