Mihály Fülöp (skermisto)

hungara skermisto

Mihály Fülöp [mihAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fülöp Mihály estis hungara skermisto (rapiristo, spadisto), olimpiano, mondĉampiono, trejnisto.

Mihály Fülöp
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 1936 (1936-04-10)
en Budapeŝto
Morto 26-an de septembro 2006 (2006-09-26) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skermanto • sporta trejnisto
vdr

Mihály Fülöp[1][2] naskiĝis la 10-an de aprilo 1936 en Budapeŝto, li mortis la 26-an de septembro 2006 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Mihály Fülöp maturiĝis en gimnazio en 1955 en sia naskiĝurbo, sed li jam skermis en sportklubo ekde 1946. Li estis hungara ĉampiono kvinfoje teame aŭ individue inter 1955-1962. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1956 kaj Somera Olimpiko 1960 kun bronza medalo teame, krome en mondĉampionumo li estis la unua dufoje en 1957. Li forlasis la aktivan sporton en 1962. Li akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1972, kiun li levis al majstra nivelo post 5 jaroj. Pli frue ekde 1960 li estis jam trejnisto. Li ricevis 3 premiojn inter 1960-1996.

Elektitaj trejnitoj redakti

Inter liaj trejnitoj Ildikó Rejtő, Paula Marosi kaj András Balczó iĝis olimpikaj ĉampionoj.

Fontoj redakti

Referencoj redakti