Mihály Mőcsényi
Mihály Mőcsényi [mihAj mOcsEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mőcsényi Mihály estas hungara pejzaĝarkitekto, altlerneja instruisto.
Mihály Mőcsényi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de novembro 1919 en Mőcsény |
Morto | 14-an de septembro 2017 (97-jaraĝa) en Balatongyörök |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Reĝo Sankta Stefano ![]() |
Okupo | |
Okupo | ĝardenkulturisto Pejzaĝarkitekto universitata instruisto ![]() |
Mihály Mőcsényi [1] Arkivigite je 2014-03-16 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 9-an de novembro 1919 en Mőcsény, li mortis 14-an de septembro 2017 en Balatongyörök.
Biografio
redaktiMihály Mőcsényi frekventis gimnazion en Bonyhád, poste ĝardenistan akademion en Budapeŝto, baldaŭe li akiris diplomojn el ekonomio, agrario, konstrutekniko kaj arthistorio. Dum la 2-a mondmilito li estis soldato, tamen li povis plulerni en tiam hungara Universitato Kolozsvár. En 1944 li estis partizano en la nuna Ĉeĥio. Spite tion dum la socialismo li havis akrajn konfliktojn. En 1969 li estis katedrestro, en la sekva jaro li profesoriĝis, fine ankaŭ rektoro. Li dufoje doktoriĝis (1962, 1970), li atingis ankaŭ la sciencan gradon PhD. Li okupiĝas precipe pri konstruado de ĝardenoj. Li estas hungara pioniro de konstruado de la pejzaĝoj. Li ricevis premion Kossuth en 2014, ekde 1988 medalojn kaj premiojn.
Elektitaj libroj
redaktiFontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2014-03-16 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun fotoj