Mihály Révész (ĵurnalisto)

Mihály Révész [mihAj rEvEs], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Révész Mihály, estis hungara ĵurnalisto, redaktoro, politikisto, membro de Rondo Galilei. Lia origina nomo estis Miksa Reisner [mikŝa rejzner].

Mihály Révész (ĵurnalisto)
Persona informo
Naskonomo Miksa Reisner
Naskiĝo 16-an de decembro 1884 (1884-12-16)
en Kemenesmihályfa
Morto 18-an de majo 1977 (1977-05-18) (92-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ĵurnalisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Mihály Révész[1] naskiĝis la  16-an de decembro 1884(nun 1884-12-16) en Kemenesmihályfa, li mortis la 18-an de majo 1977 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Mihály Révész devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto, poste li studis en Scienca Universitato Ferenc József, poste en 1906 li doktoriĝis en Scienca Universitato de Budapeŝto. Jam en 1903 li aliĝis al la socialdemokratoj kaj tiutempe li estis ankaŭ ĵurnalisto en Makó, depost la doktoriĝo li estis redaktoro de Népszava ĝis 1948 (kun interrompoj). Pro partopreno en Hungara Sovetrespubliko poste li vivis ekzile en Bratislavo kaj Vieno (1920-1924). Hejmenveninta krom Népszava li estis tre aktiva socialdemokrato. Inter 1945-1948 li estis parlamenta deputito, poste li laboris en historia instituto, sed en 1950 li estis trudemerito kaj neglektito. lia filo estis akuzita.

Mihály Révész edziĝis en 1908, lia edzino naskis 2 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • A hűtlenségi pör. Fejezet a magyar munkásmozgalom első esztendeinek történetéből (1911)
  • A győzelmes magyar forradalom (1918)
  • Somogyi Béla élete és munkássága (1925)
  • A Népszava története. (1-a parto: 1930; 2-a parto: 1951)
  • Fél évszázad. A szociáldemokrata mozgalom ötven esztendeje Magyarországon, 1890 decemberétől napjainkig (kunaŭtoro, 1941)
  • Vázlatok a magyar munkásmozgalom történetéről (1947)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti