Miyamoto Musashi

Japana samurajo
(Alidirektita el Mijamoto Musaŝi)

Mijamoto Musaŝi (宮本 武蔵, angle Miyamoto Musashi) (15841645) estis fama-fifama japana glav-batalisto, pli poste filozofo, instruisto.

Miyamoto Musashi
Persona informo
宮本武蔵
Naskonomo Shinmen Musashi-no-Kami Fujiwara no Harunobu
Naskiĝo 30-an de novembro 1583 (1583-11-30)
en Harima Province
Morto 5-an de junio 1645 (1645-06-05) (61-jaraĝa)
en Reigandō
Tombo Kita-ku vd
Etno japanoj vd
Lingvoj Jap • japana vd
Loĝloko Chiba Castle vd
Ŝtataneco Japanio vd
Familio
Patro Shinmen Munisai vd
Infanoj Miyamoto Mikinosuke • Miyamoto Kurotaro • Miyamoto Iori • Takemura Yoemon vd
Profesio
Alia nomo 新免玄信 • 宮本二天 vd
Okupo verkisto • pentristo • kaligrafo • ronin • filozofo • strategiulo • militisto • bushi • glavobatalanto • samurajo vd
Aktiva en Japanio vd
Verkado
Verkoj The Book of Five Rings vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li naskiĝis en 1584 en Japanio, en regiono Mimasaka, en vilaĝo Mijamoto.

Lia patro estis Sinmen Munisaj, grava glav-batalisto kaj altrangulo. Iom post naskiĝo de Musaŝi, la familio disiĝis kaj la filo restis ĉe la patrino. La juna Musaŝi devis ofte piediri kvindek kilometrojn por lerni glavbatalon.

Baldau evidentiĝis, ke la junulo havas elstaran kapablon por la batalo, li estis nekredeble rapida kaj ruza.

Lia unua duelo okazis en aĝo de 13 jaroj, en aĝo de 16 jaroj forlasis la familion kaj partoprenis en la batalo de Sekigahara. Li migris tra la lando ĝis aĝo de 50 jaroj kaj venkis en ĉiu duelo, batalo. Li iĝis vivanta legendo. Li neniam purigis sin, lian vangon kovris cikatroj, aknoj, lia vesto kaj hararo estas neimageble malpura kaj naŭziga. Li ofte uzis psiĥologion, malestimante la alian batalanton, tiel deviginte lin fari eraron. Li ofte atakis abrupte, kaŝe ofte kun iu ligna glavo aŭ glavo el remilo.

Li rekonis en la 30-aj jaraĝoj, ke li sukcesis ne pro kono de la Strategia Vojo (arto de la batalo, milito), sed pro la personaj kapabloj, forto, perforta personeco. Poste li trejnis sin tage-nokte por rekoni la veran esencon de la Strategia Vojo.

Li atingis en aĝo de 50 jaroj la Strategian Vojon, li abdikis pri ĉio kaj retiriĝis en montaran kavernon Reigandō por meditadi. En tiu vivperiodo verkis li sian ĉefan verkon Go Rin No Sho (Manlibro de strategio pri bataloj de glavo kaj vivo).

Musaŝi mortis en 1645 pro pulmokancero, unu semajnon post finverko de Dokukodo.

En la lastaj jaroj li verkis la faman Libro de la kvin elementoj, pri la duglava batalo.