Miklós Degré [miklOŝ degrE], laŭ hungarlingve kutima nomordo Degré Miklós estis hungara juristo, juĝisto. Lia patro estis Alajos Degré.

Miklós Degré en 1897

Miklós Degré [1] naskiĝis la 14-an de oktobro 1867 en Vác. Li mortis la 27-an de februaro 1945 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Miklós Degré frekventis piaristan gimnazion en Budapeŝto, poste li akiris juran diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1889. Post siaj studoj li laboris en la ministerio aŭ en juĝejo. En 1897 li estis distrikta juĝisto en Békés (urbo), en 1906 li estis gvidanto de distrikta juĝejo en Zalaegerszeg, en 1911 en Győr, en 1914 en Budapeŝto, kie li ricevis pli altajn postenojn. Ekde 1927 li apartenis al la supera ĉambro. En 1937 li pensiuliĝis. Lia filo same estis juristo.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Főtárgyalás az esküdtbíróság előtt (1912)
  • Háborús büntetőjog (1918)
  • Anyagi és alaki büntetőjog (1917, 1927)

Fontoj redakti