Miklós Lengyel [miklOŝ lendjel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lengyel Miklós estis hungara katolika pastro, preposto, kanoniko, episkopo, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis szakállosfalvi [sakAloŝfalvi].

Miklós Lengyel
Persona informo
Naskiĝo 5-an de decembro 1802 (1802-12-05)
en Bököny
Morto 10-an de oktobro 1889 (1889-10-10) (86-jaraĝa)
en Eger
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo teologo • katolika sacerdoto • teologa verkisto
vdr

Miklós Lengyel[1] naskiĝis la 5-an de decembro 1802 en Bököny, li mortis la 10-an de oktobro 1899 en Eger.

Biografio redakti

Miklós Lengyel frekventis gimnaziojn en Debrecen kaj Miskolc, ekde 1819 seminarion Eger. Li studis teologion en Pázmáneum (1822-1825), li pastriĝis en 1826, poste li estis pastro en Maklár, sed jam en 1827 li ricevis plurajn instruajn postenojn en Eger. Inter 1828-1830 li estis ĉefepiskopa sekretario, poste li denove instruis. En 1834 li doktoriĝis el teologio en Vieno, poste li instruis en Reĝa Universitato de Pest. Li estis paroĥestro en Tar (vilaĝo) (1843-1847) kaj Nagykálló (1847-1851), kanoniko en Eger (1851-1856), poste preposto, fine titulara episkopo, samtempe membro de la senato. Li estis entombigita en Baziliko-ĉefkatedralo de Eger.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Szépliteraturai Ajándék (1823)
  • Oratio quam pro delicatione et consecratione novae Basilicae Agriensis concinnavit (1837)
  • Zengzet a Bold. Szűz Mária szeplőtelen fogantatása kihirdetése ünnepére (1855)
  • Jézus valóságos Isten (1864)

Fontoj redakti

Referencoj redakti