Malfermi la ĉefan menuon

Miklós Mattyasovszky

Miklós Mattyasovszky [miklOŝ matjaŝovski], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Mattyasovszky Miklós estis hungara juristo, politikisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1931).

Miklós Mattyasovszky [1] naskiĝis la 30-an de septembro 1875 en Budapeŝto. Li mortis la 12-an de oktobro 1939 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Miklós Mattyasovszky studis juron en l universitato, poste li havis postenon en la ministerio pri agrario ekde 1900. En 1911 li iĝis privata profesoro en la universitato. En 1920 li partoprenis en kodigo pri bienoj. Li strebis kontraŭ dispeciĝoj de la bienoj, krome li daŭre instruis en Universitato de Budapeŝto.

Verkaro (elekto)Redakti

  • Törzsöröklési jog és törzsöröklési szokás (1894)
  • Telepítés, földöröklés (1907)
  • A vízjog (Rajto pri la akvo), (1914)
  • Adórendszerünk agrárpolitikai bírálata (1929)

FontojRedakti