Miklós Uzsoky [miklOŝ uĵoki] (laŭ hungarlingve kutima nomordo Uzsoky Miklós; naskiĝis la 6-an de decembro 1925 en Nyíregyháza, mortis la 4-an de decembro 1995 en Budapeŝto[1]) estis hungara inĝeniero, inventisto.

Miklós Uzsoky
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1925 (1925-12-06)
en Nyíregyháza
Morto 4-an de decembro 1995 (1995-12-04) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (1947–1951) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo elektrika inĝeniero
inventisto
matematikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Biografio

redakti

Miklós Uzsoky akiris diplomon en Teknika Universitato de Budapeŝto en 1951. Post siaj studoj li laboris en telekomunikada esplora instituto, kie li okupiĝis pri antenoj. Lia sekva laborejo estis centra fizika esplora instituto, ekde 1957 li laboris en telekomunikada fabriko, sed li partoprenis ankaŭ en laboroj de diversaj institutoj. Li kreis mikroondajn telekomunikaĵojn, en la 1960-aj jaroj li profitis la diĝitan teknikon. Lia signifa kreo estis la televizia dissendilo. En 1985 li pensiuliĝis. Li ricevis premion en 1973.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • Theory of super-directive linear antennas (1956)
  • Az izobár DT csillag méretének meghatározása (1957) - kun Károly Simonyi

Fontoj

redakti