Mikołaj Radomski

Mikołaj Radomski (Mikołaj el Radom, pole Mikołaj z Radomia, latine Nicolaus Radomiensis, Nicolaus de Radom, Mycolay Radomsky) estis la plej elstara pola komponisto de mezepoka plurvoĉa muziko, kiu vivis en la unua duono de la 15-a jarcento.

Mikołaj Radomski
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1399 (1399-11-30)
en Radom
Morto 30-an de novembro 1449 (1449-11-30) (50-jara)
en Krakovo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo komponisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Oni ne scias multon pri lia vivo. Li estas konata nur de la subskriboj ĉe kelkaj komponaĵoj: N. de Radom, Nicolaus de Radom kaj Mycolay Radomski. La esploroj pri la identeco de la komponisto ĝis nun ne donis kontentigajn rezultojn. Oni supozas, ke la verkisto povas esti la sama kiel la kortega klavicenisto de la reĝedzino Zofia Holszańska (Nicolaus clavicembalista dominae reginae Poloniae) el la 1420-aj jaroj, sed neniuj el starigitaj hipotezoj estas konfirmitaj.

La sola dato, kies ĝusteco estas sufiĉe certa, estas la jaro 1427, kiam estis komponita Hystorigraphi aciem mentis.

KomponstiloRedakti

Mikołaj Radomski estas la sola pola mezepoka komponisto, kiu kreis muzikon religian kaj profanan en la stilo de la burgonja skolo. Liaj komponaĵoj pruvas, ke li estis klera kaj konis novajn tendencojn en komponado – en iu etapo de sia vivo li certe konatiĝis kun la verkoj de Guillaume Dufay, kiu en tiu tempo reprezentis avangardon de la tiama eŭropa muziko, kaj ankaŭ la skolon de Johannes Ciconia.

Ĝis nun oni trovis nur sep komponaĵojn de Mikołaj Radomski. Konforme al la komponista konvencio de la unua duono de la 15-a jarcento, ĉiuj el ili estas 3-voĉaj. Lia plej konata verko, en kiu uziĝis la tekniko de falsobordono, estas la moteto Magnificat. Alia fama muzikpeco de tiu ĉi komponisto estas Hystorigraphi aciem mentis – panegiro laŭda al la reĝa paro, Ladislao la 2-a Jogajlo kaj Zofia Holszańska, kaj ilia filo Kazimiro.

Ĝis la nuntempo konserviĝis ankaŭ tri mesaj cikloj, sed limigitaj al la du partoj: Gloria kaj Credo. En la verkoj estis uzitaj la teknikoj de imitado kaj de konduktuso. Aperas tie ankaŭ polifonia fakturo de voĉoj, kiuj en kelkaj lokoj kruciĝas. La lasta konservita komponaĵo de Mikołaj estis porinstrumenta ballata. Plej verŝajne ĝi estis origine voĉa muziko, sed la teksto estas perdita.

Konservitaj komponaĵojRedakti

  • religiaj komponaĵoj:
  • profanaj komponaĵoj:
    • balad-tipa peco kun perdita teksto,
    • moteto Hystorigraphi aciem mentis (ĉirkaŭ 1427, teksto de Mikołaj z Błonia aŭ la episkopo Stanisław Ciołek)