Junto (politiko)

(Alidirektita el Militista junto)

En politiko, junto estas la nomo de tipa armea registaro, plejofte diktatura kaj speciale en Latin-Ameriko, estrata de komitato (aŭ simila) konsistanta el altrangaj militestroj, kutime post puĉoŝtatrenverso.

Malkiel la karismaj diktaturoj, orbitantaj ĉirkaŭ gvidanto kies personecon oni kultas, juntojn ĝenerale motivas situacioj de forta politika malstabileco, kie ideologiaj interesoj igas la plej konservativajn sektorojn rekte interveni; la pretendata komunisma minaco motivis ŝajne aŭ reale la abundon da armeaj juntoj en la jardekoj de 1950, 1960 kaj 1970, ĉefe en Latin-Ameriko, Afriko kaj Azio, sed ankaŭ en Eŭropo.

Lingva noto

NPIV difinas junton jene: "Kunigo de homoj diktatorece regantaj (plej ofte militistoj regantaj post puĉo): la junto regis ĉi tiun latinamerikan landon dum pli ol dek jaroj (Monato)."

La vorto junto venas de la hispana junta (signifo: estraro; prononco: [ĥunta, hunta]), kaj ĉi tial ĝi plej ofte aplikiĝas al juntoj latin-amerikaj, kiel en la citita ekzemplo.

Funkciado redakti

En la praktiko juntoj ofte ne funkcias kolegie, sed kun nur unu oficiro kiel juntestro tenanta la tutan povon.

Aliflanke junto, anstataŭ funkcii rekte kiel registaro, povas havi rolon laŭnome nur konsultan, deleginte la konkretan politikan postenon (ekzemple de ŝtatestro) al unu el siaj membroj aŭ al alia reprezentanto.

Kiel ĉiuj diktaturoj, armea junto povas ekzisti oficiale aŭ neoficiale, kaj eĉ laŭnome (sed ne efektive) submetiĝi al civilaj aŭtoritatoj. Ekzistas ankaŭ diversaj gradoj de influo kaj miksaj formoj.

Famaj juntoj en la historio redakti

Post la datoj de juntado, sekvas la nomo de la ĉefa(j) juntano(j).

Iamaj redakti

En Afriko redakti

En Ameriko redakti

En Azio redakti

 
Sukarno (Indonezio)

En Eŭropo redakti

Nuntempaj redakti

En Azio redakti

Vidu ankaŭ redakti

antikomunismo - kaŭdilo - tirano - unupartiismo