Mimozo (salato)

rusa salato

Mimozo estas salato, parto de la rusa kuirarto. Ĝi aperis en 1970-aj jaroj, kiam la ŝtato antaŭenigis fiŝaĵon kiel anstataŭaĵon de la mankanta viando[1], kaj rapide populariĝis, transformiĝante en preskaŭ nepran pladon de rusaj festoj, speciale por Novjaro. Sian nomon ĝi ŝuldas al la flava floro mimozo (Acacia dealbata), kies koloron memorigas la supra tavolo de la plado, ornamita de ovoflavoj.

Mimozo
(ruse Мимоза)
Kuirarta klaso salato
Kie estas manĝata Rusio, Ukrainio, Belorusio
Ĉefaj ingrediencoj fiŝaj konservaĵoj, cepo, fromaĝo, ovoj, majonezo, butero, spicherboj
Origino Sovetunio
vdr

Recepto redakti

Oni prenas la ingrediencojn en jenaj proporcioj: 2 terpomoj, 1 karoto, 200 gramoj da sardino, (salmo, gorbuŝo, tinuso aŭ alia fiŝaĵo, konservita en oleo), 6 ovoj, 150 gramoj da fromaĝo, 70 ĝis 100 gramoj da cepo, 100 gramoj da frostigita butero, kvarono aŭ duono da manpreno da aneto, 150 gramoj da majonezo.

Kuiri la terpomojn kaj karoton en iom salita akvo. La terpomojn raspi per grandtrua kuireja raspilo, karoton per la ettrua. Preni la fiŝaĵojn el la oleo, en kiu ili konserviĝis, forigi la grandajn ostojn kaj dispremi la karnon per forko. La ovojn kuiri (ne pli ol 10 minutojn post ekbolo, ĉar aliokaze la ovoflavoj griziĝos)[2], malvarmigi, senŝeligi kaj apartigi la ovoblankojn disde la ovoflavojn. La ovoflavojn dispremi per forko. La ovoblankojn raspi per ettrua kuireja raspilo, same kiel fromaĝon. Ete dispecigi la aneton. La cepon necesas senŝeligi kaj raspi, poste brogi por forigi la akran guston.

Preparinte ĉiujn ingrediencojn necesas meti ilin en tavoloj unu post alia en la jena sinsekvo:

  1. terpomoj;
  2. karoto;
  3. ovoblankoj;
  4. fromaĝo;
  5. fiŝaĵo;
  6. 75% majonezo (distribui laŭ fiŝaĵo);
  7. cepo;
  8. duono de ovoflavoj;
  9. 25% majonezo;
  10. aneto;
  11. butero (oni raspas ĝin rekte sur la centron de la salato kaj poste distribuas laŭ la surfaco);
  12. duono de ovoflavoj (oni povas lasi ilin tra kribrilo rekte sur la salaton kaj egale distribui);
  13. meti en fridujon por du horoj[3].

Oni metas ĝin surtable en vitraj teleroj por ke ĉiuj tavoloj videblu.

En la klasika versio haveblas naŭ tavoloj, la terpomoj kaj karotoj mankis, sed nun ili iĝis preskaŭ nepraĵo[2]. Ekzistas pluraj modifoj, ekzemple iuj anstataŭ legomojn uzas kuiritan rizon[1].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Алексей Зимин (2018-12-28) Самый красивый цветок (ruse). Kommersant. Alirita 2020-01-08.
  2. 2,0 2,1 Маша Рожкова (2019-11-22) Салат "Мимоза" по советскому ГОСТу 1968 года (ruse). Alirita 2020-01-08.
  3. Салат "Мимоза" классический (ruse). Russian Food (2013-10-28). Alirita 2020-01-08.