Ministraro kvara de Angela Merkel
La kvara ministraro de Angela Merkel estis la federacia registaro de Germanio, kiu oficis ekde la 14-a de marto 2018, la tago de ofica ĵuro, dum la 19-a parlamenta periodo de la nacia asembleo Bundestag sekve de la parlamenta baloto en Germanio 2017. Ĝi oficis ĝis la 8-a de decembro 2021 kaj estis sekvata de ministraro de Olaf Scholz. Estrata de la kristandemokratino Angela Merkel - la unua kancelierino, ĝi estis subtenata de registara koalicio de la konservativaj partioj Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU) kaj Kristansociala Unio en Bavario (CSU) plus la Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD).
Ministraro kvara de Angela Merkel | ||
---|---|---|
Angela Merkel | ||
federacia kabineto de Germanio | ||
Jurisdikcio | Germanio | |
Partoprenanta | Ursula von der Leyen • Olaf Scholz • Horst Seehofer • Heiko Maas • Peter Altmaier • Katarina Barley • Christine Lambrecht • Hubertus Heil • Annegret Kramp-Karrenbauer • Julia Klöckner • Franziska Giffey • Jens Spahn • Andreas Scheuer • Svenja Schulze • Anja Karliczek • Gerd Müller • Helge Braun vd | |
Ministraro kvara de Angela Merkel | ||
Dum | 14-a de marto 2018 - 8-a de decembro 2021 | |
Antaŭulo | Ministraro tria de Angela Merkel | |
Sekvanto | Ministraro de Olaf Scholz | |
La ministraro havas la adjektivon "kvara", ĉar jam dum la antaŭaj 16-a parlamenta periodo de la nacia asembleo inter novembro 2005 kaj 2009 la nacia registaro "unua" estis estrata de Angela Merkel, same en koalicio inter la partioj CDU, CSU kaj SPD, kaj ankaŭ dum la 17-a periodo de la asembleo inter novembro 2009 kaj decembro 2013 - tiam tamen la regigaro "dua" estis koalicio inter la konservativaj partioj CDU kaj CSU plus la Libera Demokrata Partio (FPD), kiu en la baloto de 2013 unuafoje en la historio de la parlamento Bundestag ne atingis minimumon de 5 procentaĵoj da voĉdonoj kaj sekve ne reprezentiĝis en la 18-a parlamenta periodo, tiel ke la Ministraro tria de Angela Merkel inter 2013 kaj 2018 estis denove konsistis nur el la konservativuloj CDU kaj DCU (la "nigruloj") kaj la socialdemokratoj (la "ruĝuloj").
En 2017 la liberaluloj denove estis en la parlamento kaj unue en aŭtuno 2017 larĝe diskutiĝis koalicio inter la konservativaj partioj Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU) kaj Kristansociala Unio en Bavario (CSU), la "nigruloj", kun la liberala partio (FPD), la "flavuloj" kaj la ekologia partio Alianco '90/La Verduloj, do "la verduloj" - tiun koalicion inter partiaj koloroj nigra, flava kaj verda oni kutime en Germanio nomas "Jamajko-koalicion", ĉar la koloroj dominas la flagon de la karibia ŝtato. Tamen finfine la socialdemokratoj forlasis sian pozicion nun nepre voli esti en la opozicio, por kritikante pli profiligi sin en la amaskomunikiloj, kaj fine daŭriĝis la koalicio "nigra-ruĝa" de la konservativuloj kaj la socialdemokratoj (la "ruĝuloj") - tiun koalicion en Germanio oni ne nomas "Trinidado kaj Tobago-koalicio" laŭ la koncerna karibia flago, eble ĉar al la konservativuloj malplaĉus, ke tiu simbolo signifus tro da ruĝo kaj nur mallarĝan strion da nigro.
Konsisto
redaktiOfico | Nomo | Partio | ||
---|---|---|---|---|
Federacia Kancelierino | Angela Merkel | CDU | ||
Federacia ministro pri financo, vickanceliero | Olaf Scholz | SPD | ||
Federacia ministro pri interno | Horst Seehofer | CSU | ||
Federacia ministro pri eksteraj rilatoj | Heiko Maas | SPD | ||
Federacia ministro pri ekonomio kaj teknologio | Peter Altmaier | CDU | ||
Federacia ministrino pri justico ĝis junio 2019 | Katarina Barley ĝis foriro al la Eŭropa parlamento |
SPD | ||
Federacia ministrino pri justico ekde junio 2019 | Christine Lambrecht | SPD | ||
Federacia ministro pri laboro kaj socialaj aferoj | Hubertus Heil | SPD | ||
Federacia ministrino pri defendo ĝis julio 2019 | Ursula von der Leyen ĝis foriro al la Eŭropa komisiono |
CDU | ||
Federacia ministrino pri defendo ekde julio 2019 | Annegret Kramp-Karrenbauer | CDU | ||
Federacia ministrino pri nutrado kaj agrokulturo | Julia Klöckner | CDU | ||
Federacia ministrino pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj | Franziska Giffey ĝis majo 2021 | SPD | ||
Federacia ministrino pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj | Christine Lambrecht ekde majo 2021 aldone al la posteno pri justico |
SPD | ||
Federacia ministro pri sano | Jens Spahn | CDU | ||
Federacia ministro pri transporto, konstruo kaj urba evoluo | Andreas Scheuer | CSU | ||
Federacia ministrino pri medio, protekto de naturo kaj atomenergia sekureco | Svenja Schulze | SPD | ||
Federacia ministrino pri eduko kaj esploro | Anja Karliczek | CDU | ||
Federacia ministro pri ekonomia kunlaboro kaj evoluo | Gerd Müller | CSU | ||
Federacia ministro pri specialaj taskoj, ĉefo de la federacia kancelierejo | Helge Braun | CDU |