Mira estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi estas formata de la domaroj Mira (ĉefa), La Cañada de Mira kaj Cañavedija.

Mira
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16393
Politiko
Urbestro José Antonio García-Carpintero Vilreales (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 972  (2016)
Loĝdenso 4,57 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 43′ N, 1° 26′ U (mapo)39.718611111111-1.4388888888889Koordinatoj: 39° 43′ N, 1° 26′ U (mapo) [+]
Alto 820 m [+]
Areo 212,86 km² (21 286 ha)
Mira (Provinco Kvenko)
Mira (Provinco Kvenko)
DEC
Mira
Mira
Situo de Mira
Mira (Hispanio)
Mira (Hispanio)
DEC
Mira
Mira
Situo de Mira

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mira, Spain [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas mireño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 972 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,57 loĝ/km².

Situo redakti

Mira estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la orienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 830 m super marnivelo; je 95 km el Kvenko, provinca ĉefurbo, je 114.7 km el Valencio, je 283.7 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo, je 412.3 km el Barcelono, je 316 km el Toledo, regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 212,86 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°43′07″N 1°26′20″Ok.

Mira estas situanta sur la deklivo de monte, precize en la komarko de la Serranía Baja de Cuenca, sur la limo kun la provinco Valencio.

Areo redakti

Kun areo de 212,86 km², ĝi estas la sepa plej granda municipa teritorio de la provincio, post nur Cuenca, Huete, San Clemente, Iniesta, Las Pedroñeras kaj Campos del Paraíso.

Orografio redakti

Tiu municipa teritorio estas suriĉe kruta kun disnivelo de 808 m. La plej alta loko estas Pico Cabero (1398 msm) kaj la plej malalta punkto estas Pajazo [paĤAzo] (590 msnm), ĉe la bordo de la rivero Cabriel. En la suba listo estas la ĉefaj altaĵoj de la municipo:

  • El Cabero (1.398 metroj)
  • El Rebollo (1.324 metroj)
  • Los Molones (1.135 metroj)
  • El Labajo Blanco (1.038 metroj)
  • El Alahud (1.007 metroj)

Klimato redakti

La klimato estas de kontinenta tipo, kun varmaj someroj kaj malvarmaj vintroj, kvankam kun mediteranea nuanco. Mira disponas el aŭtomata stacio de meteologio apartenanta al la reto de la Ŝtata Agentejo de Meteologio.

Domaroj redakti

Apartenas al la municipo Mira la submunicipoj La Cañada de Mira kaj Cañavedija. Ĝis la 1960-aj jaroj, ekzistis ankaŭ la submunicipoj Fuencaliente, Panizar kaj Cañaveral, kiu estis senloĝigitaj kaj poste inunditaj de la akvo de la diglago Contreras.

Hidrografio redakti

Tra la municipa teritorio de Mira trairas du riveroj:

  • Ojos de Moya/Mira trapasas praktike la teritorion de nordo suden; eniras en la teritorio tre proksime de la loko konata kiel la roko de la ĉaro, trapasas la urban domaron (kaj el tie nomiĝas rivero Mira) kaj finas sude, alfluante al Cabriel. Proksime de la Muelejo de Fermín, je ĉirkaŭ 2 km laŭ la rivero, komencas areo de ravinoj de granda belo kiu povas esti vizitata sekvante agrablan botanikan promenejon bone signalita.
  • La rivero Cabriel pasas sudoriente, kaj utilas kiel natura limo de la teritorio.
Nordokcidente: Villar del Humo Norde: Henarejos kaj Garaballa Nordoriente: Talayuelas
Okcidente: Cañavedija, Víllora , Narboneta kaj Enguídanos   Oriente: Aliaguilla kaj Sinarcas
Sudokcidente: La Pesquera kaj Minglanilla Sude: Villargordo del Cabriel kaj La Cañada Sudoriente: Camporrobles kaj Utiel

Historio redakti

 
Municipa sigelo de Mira de la 13a jarcento.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 2,564 loĝantoj en 1930 al 972, tio estis oni perdis pli ol 1,500 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Mira, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Mira kie oni falis al la nunaj 972.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis plej ofte dekstrulo, sed la lastajn kvar balotojn venkis la maldekstre PSOE.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Ĉefaj kultivoj estas vitaroj, migdalarboj, fruktarboj kaj olivarboj. Oni kultivas ankaŭ cerealojn kiel tritiko kaj hordeo, kaj estas abundaj hortoj ĉe la riveroj. Estas du kooperativoj kiuj helpas komercigi la produktojn ekzemple de olivoleo. Estas ankaŭ forsta sektoro, bredejoj de kunikloj, de kokoj, de porkoj, same kiel tre diversaj servoj kaj vendejoj ene de la urbeto.

Estas vizitndaj preĝejo, ermitejo, religiigita kaverno kaj naturaj pejzaĝoj de ravinoj, diglago, arkeologiaj kuŝejoj

Vidu ankaŭ redakti