Miroslav Skála

ĉeĥa verkisto kaj ĵurnalisto

Miroslav Skála (naskiĝis la 6-an de aprilo 1924 en Brno - mortis la 24-an de februaro 1989 en Brno per memmortigo) estis ĉeĥa verkisto kaj ĵurnalisto.

Miroslav Skála
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aprilo 1924 (1924-04-06)
en Brno
Morto 24-an de februaro 1989 (1989-02-24) (64-jaraĝa)
en Brno
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater Fakultato de filozofio de la Masaryk-Universitato
Familio
Edz(in)o Liběna Skálová
Okupo
Okupo verkistodramaturgoĵurnalisto • sciencfikcia verkisto • redaktoro • dramaturgo • prozisto • radio editor
vdr

Miroslav Skála studis gimanzion en Kyjov. Dum la dua mondmilito li estis laborigita de la faŝisma reĝimo en brunkarba minejo. Post la milito li studis filozofian fakultaton en Brno, fakojn ĉeĥa lingvo, rusa lingvo kaj teatrologio. Poste li fariĝis instruisto, sed ekde 1954 li laboris kiel literatura redaktoro de Ĉeĥoslovaka Radio. Kune kun Vladimír Fŭ kaj Vlastimil Pantůček li formis triopon, kiu kreis serion da sukcesaj programeroj.

En 1959 ili komune fondis satiran teatron Večerní Brno (Vespera Brno), kie Skála aktivis kiel aŭtoro. (Nun la teatro apartenas al la mimo kaj aktoro Boleslav Polívka).

Post 1968 Skála devis forlasi la radion de Brno (laŭ certaj informoj pro politikaj motivoj, laŭ aliaj pro nerva malsano) kaj fariĝis lektoro de pupteatro Radost, eĉ li gvidis marionetojn. En 1974 estis aljuĝita al li parta invalida pensio kaj ekde tiu tempo li dediĉis sin al literaturo.

Malgraŭ negaja sorto kaj trista morto liaj verkoj estas plenaj de humuro.

La vorto „skála“ en la ĉeĥa signifas „roko“.

Verkoj redakti

  • Svatební cesta do Jiljí (Nuptovojaĝo al Jiljí, 1972)
  • Cesta kolem mé hlavy za 40 dnů (Vojaĝo ĉirkaŭ mia kapo dum 40 tagoj, 1979 - el psikiatria sanatorio)
  • Uvěřitelné příběhy Doktora Papula (Kredeblaj aventuroj de doktoro Papul, 1981 - bonhumora rakonto pri junuloj, kiuj travivas semajnon en montara kabano)
  • Holubník na odvrácené straně Měsíce (Kolumbejo sur la kaŝita flanko de la Luno, 1984)
  • Tamtamy (Tamtamoj, 1986 - sci-fi)
  • Moji dvojníci (Miaj similuloj, 1994)
  • Strašidlopis (Fantomologio, 1998)
  • Malé mozkové příhody (Malgrandaj cerbaj eventoj - neeldonita)

Dramoj redakti

En Esperanto redakti

  • Kredeblaj aventuroj de doktoro Papul (esperantigita de Jan Smejkal, sed neeldonita)

Filmigita redakti