Basilia Mirtha IBARRA Collado, konata artiste kiel Mirtha Ibarra (San José de las Lajas, 28a de februaro 1946​)[1] estas kuba scenaristo, dramaturgo kaj aktorino de teatro, kino kaj televido.

Mirtha Ibarra
Persona informo
Naskonomo Basilia Mirtha Ibarra Collado
Naskiĝo 28-an de februaro 1946 (1946-02-28) (78-jaraĝa)
en San José de las Lajas
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Kubo vd
Alma mater Universitato de Havano vd
Profesio
Okupo aktorofilmreĝisoroscenaristo • dokumenta verkisto vd
Laborkampo teatrofilmotelevido • aktorado • dokumenta filmo • kina reĝisorado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Ŝi naskiĝis en urbeto San José de las Lajas, 30 km sudoriente de Havano, studis en la Escuela Nacional de Artes de Cuba kaj gradiĝis pri Latinamerika Literaturo en la Universitato de Havano. Ŝi ekkarieris kiel aktorino en 1967 en diversaj teatraj trupoj. En kino ŝi debutis en 1976 en La última cena (La lasta vespermanĝo), de Tomás Gutiérrez Alea, kun kiu ŝi fine edziniĝis. Ekde tiam ŝi partoprenis en pluraj filmoj kun diversaj reĝisoroj, sed ĉefe kun Tomás Gutiérrez Alea kaj Juan Carlos Tabío.

Ŝi estis membro de ĵurioj de kelkaj internaciaj kinfestivaloj, inter kiuj la Donostia Internacia Filmfestivalo. De 2000 ĝis 2001 ŝi faris teatran turneon tra Hispanio kun sia teatraĵo Obsesión habanera, kies verkisto kaj aktorino ŝi estas. En 2008 ŝi faris la dokumentan filmon, Titón: de La Habana a Guantanamera, biografio de sia mortinta edzo, la kinisto Tomás Gutiérrez Alea (1928-1996). Ŝi loĝas en la havana kvartalo Miramar, en la domo kiun ŝi kunhavis kun Gutiérrez Alea.

Laboro redakti

En teatro redakti

  • Week-end en Bahía
  • Tiene la palabra el camarada Mauser

En televidserioj redakti

  • Pasos hacia la montaña
  • El hombre que vino con la lluvia
  • 1993: Shiralad: el regreso de los dioses, kiel Layla, sorĉistino de la arbaro.
  • 2002: La verdad de Laura, kiel Teresa.

En kino redakti

  • 1976: La última cena, de Tomás Gutiérrez Alea.
  • 1983: Se permuta, de Juan Carlos Tabío.
  • 1983: Hasta cierto punto, de Tomás Gutiérrez Alea.
  • 1986: Otra mujer, de Daniel Díaz.
  • 1986: Plácido, de Sergio Girale.
  • 1988: Cartas del parque, de Tomás Gutiérrez Alea.
  • 1990: Mujer transparente, de Mayra Vilasís.
  • 1991: Adorables mentiras, de Gerardo Chijona.
  • 1992: El triángulo, de Rebeca Chávez.
  • 1993: El plano, de Julio García Espinosa.
  • 1993: Fresa y chocolate, de Tomás Gutiérrez Alea kaj Juan Carlos Tabío.
  • 1993: Golpes a mi puerta, de Alejandro Saderman.
  • 1995: Guantanamera, de Tomás Gutiérrez Alea kaj Juan Carlos Tabío.
  • 1996: Ilona llega con la lluvia, de Sergio Cabrera.
  • 1998: Mararia, de Antonio Betancourt.
  • 1998: Cuarteto de La Habana, de Fernando Colomo.
  • 1999: Sobreviviré, de Alfonso Albacete kaj David Menkes.
  • 1999: Ruleta, de Roberto Santiago.
  • 2000: Sagitario, de Vicente Molina Foix.
  • 2000: Quia, de Silvia Munt.
  • 2003: Aunque estés lejos, de Juan Carlos Tabío.
  • 2008: El cuerno de la abundancia, de Juan Carlos Tabío.
  • 2013: La partida, de Antonio Hens.
  • 2016: Bailando con Margot, de Arturo Santana.

Referencoj redakti

  1. «Mirtha Ibarra»,[rompita ligilo] biografieto en la p. 8 de la gazetarbroŝuro de la dokumenta filmo Titón: de La Habana a Guantanamera.

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mirtha Ibarra en la hispana Vikipedio.