Tamaki Miura

(Alidirektita el Miura Tamaki)

Tamaki Miura aŭ 三浦 環 Miura Tamaki, 22a de februaro 1884 - 26a de majo 1946, estis japana operkantistino kiu famiĝis per la ludado de la rolo de Cio-Cio-San en la opero de Puccini nome Madama Butterfly.

Tamaki Miura
Persona informo
Naskiĝo 22-an de februaro 1884 (1884-02-22)
en Kyōbashi
Morto 26-an de majo 1946 (1946-05-26) (62-jaraĝa)
en Japanio
Mortokialo urinvezika kancero
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo operkantisto
vdr
Tamaki Miura, 1916.
Statuo de Tamaki Miura ĉe la Glovera Ĝardeno.

Biografio redakti

Miura faris sian operan ekkarieron en Tokio en 1911 kaj samjare ŝi iris al Eŭropo por ludi kaj studi. Ŝi estis unuafoje elektita kiel Cio-Cio-San fare de la plinoviganta dirigento Vladimir Rosing kiel parto de sia Allied Opera Season en majo kaj junio 1915 ĉe la Londona Operejo.[1]

Aŭtune de 1915, ŝi ludis saman rolon en Usono unue en Ĉikago kun la Boston Opera Company. Ŝi ege populariĝis dum la 1920-aj jaroj tra tuta Eŭropo kaj Usono. En 1932 ŝi revenis en Japanion kaj mortis en 1946.

Referencoj redakti

Ĝeneralaj redakti

Specifaj redakti

  1. Williams, Gordon. British Theatre in The Great War: a reevaluation pg. 271-273., New York: Continuum (2003)

Eksteraj ligiloj redakti