Tiu ĉi artikolo temas pri kampurbo en regiono Králíky. Pri parto de urbo Boskovice temas artikolo Mladkov (Boskovice).

Mladkov estas submontara kampurbo en Ĉeĥio en cismontaro Orlica montaro, kiu situas proksime de ŝtatlimo kun Pollando. Vivas ĉi tie 535 loĝantoj (2023). Konsisto de la kampurbo estas ankaŭ vilaĝoj Dolany, Petrovičky kaj Vlčkovice. Kondukas tra ĉi tie fervojlinio Letohrad – Lichkov, en Mladkov estas likigita haltejo.

Mladkov
germane Wichstadtl
kampurbo
Tipa domo en Mladkov
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Mladkov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Králíky
Historia regiono Bohemio
Montaro Orlica montaro
Rivero Tichá Orlice
Situo Mladkov
 - alteco 508 m s. m.
 - koordinatoj 50° 05′ 48″ N 16° 37′ 30″ O / 50.09667 °N, 16.62500 °O / 50.09667; 16.62500 (mapo)
Areo 12,8 km² (1 280 ha)
Loĝantaro 535 (2023)
Denseco 41,8 loĝ./km²
Unua skribmencio 1350
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 67
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580651
Katastraj teritorioj 3
Partoj de kampurbo 4
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Mladkov
Retpaĝo: www.obecmladkov.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Kruceto super parto de la municipo Mladkov, Vlčkovice.

En Mladkov konserviĝis ekleziaj arkitekturoj kaj ankaŭ popolaj lignaj konstruaĵoj.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas České Petrovice, Lichkov, Studené, Těchonín kaj Pastviny.

Historio redakti

Ĝis la dua duono de la 13-a jarcento estis en la spaco de la hodiaŭa vilaĝo sole ampleksa lima arbaro sen komunikaĵoj, nur en konekso kun koloniiga agado sur interŝanĝo de la 13-a kaj la 14-a jarcentoj estiĝis en tiu ĉi arbaro komunikaĵoj kunigantaj urbojn Štíty, Międzylesie kaj Mladkov. En la paso de la 14-a jarcento en la arbaro estis malkovritaj vejnoj de metaloj, kio evoluigis ministan koloniigon, kies centro Mladkov fariĝis. Ĝis komenco de la 16-a jarcento Mladkov estis parto de sinjorujo de Žampachidoj - en la jaro 1513 Jan Žampach z Potštejna elektis ĝin kiel sian sidejon, li konstruis ĉi tie burgaron, kiu situis proksime de hodiaŭa mladkova elektrejo. En 1577 Mladkov estas indikata kiel urbeto, ĉi tie agadis vitrofarista gisejo. La pentrinda ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo kaj samtempe malgranda grado de loĝigo destinis la donitan teritorion por refreŝigado, kiel mallongtempan tiel longtempan.

Ekde la 22-a de oktobro 2018 Mladkov estas el decido de prezidanto de Ĉambro de Deputitoj de Parlamentejo de Ĉeĥio denove kampurbo.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 826
18801 850
18901 712
19001 500
19101 347
19211 194
JaroLoĝantoj
19301 195
1950698
1961763
1970805
1980669
1991601
JaroLoĝantoj
2001585
2014526
2016530
2017534
2018530
2019525
JaroLoĝantoj
2020530
2021506
2022532
2023535

Memorindaĵoj redakti

Preĝejoj redakti

En Mladkov, oriente de urboplaco, situas frubaroka preĝejo de Sankta Johano Baptisto el la jaro1697, rekonstruita en 1744. Ĝi estas ununava, oblonga kun poligone fermita presbiterejo kaj prisma turo en okcidenta fronto. La navo estas plafonita per kruca volbo, la presbiterejo per barela. Sur ambaŭ flankoj de la navo estas tri arkadaj kapeloj kaj super ili tribunoj.

La ekipaĵo estas el la dua kvarono de 18-a jarcento, kompletigita en la dua duono de 19-a jarcento. La ĉefaltaro estas baroka, kadra, ornamita per statuoj de Sankta Joaĥimo kaj Sankta Anna kaj per bildo de Bapto de Kristo de F. Kratzmann el la jaro 1842.

En la vilaĝo Vlčkovice troviĝas preĝejo de Naskiĝo de Sankta Maria, konstruita en la jaro 1836. Ĝi estas ununava, kvadrata kun segmenta apsido. La ekipaĵo estas samtempa. Sur altaro estas bildo de Sankta Maria el duono de 19-a jarcento. Kalvaria vojo estas kopio de bildaroj el ĉirkaŭaĵo. Ŝranka orgeno estas popoldevena baroka lignoskulptaĵo el la dua duono de 18-a jarcento.

Konstruaĵoj redakti

En Mladkov, sur urboplaco kaj apud la preĝejo estas kelkaj malfrubarokaj kaj klasikismaj domoj el la komenco de 19-a jarcento.

Skulptaĵoj redakti

Mariakulta kolono sur urboplaco estas baroka el la unua kvarono de 18-a jarcento. Sur ĝia soklo estas reliefo de Sankta Johano Nepomuka kaj atributoj de martirigo de Kristo.

Apud la preĝejo, kie origine estis tombejo, troviĝas statuoj de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1756, Kalvario 1849 kaj Sankta Floriano el la jaro 1878.

Kapeleto redakti

En Petrovičky situas klasikisma kapeleto kun ŝtona statuo de Sankta Johano Nepomuka el tempo ĉirkaŭ la jaro 1760.

Kapelo estas el la dua duono de 19-a jarcento, oblonga, trilatere fermita kun samtempa ekipaĵo.

Turismo redakti

Mladkov estas taŭga elirpunkto al proksima monto "Suchý vrch", kie troviĝas Kramář-montarhotelo kaj belvida turo, prezentanta panoramon sur Orlica montaro, Králický Sněžník kaj Hrubý Jeseník. Ĝi estis konstruita en la jaro 1932 laŭ planoj de arĥitekto Patrmann kiel akvoturo kun belvida galerio. Sekvante flavan signaron ni povas viziti instruan padon nomatan "Betona ŝtatlimo", dediĉitan al linio de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj, konstruitaj inter jaroj 19351938. Plej proksima al Mladkov estas alirebla fuortaro Bouda.

Naskiĝintoj en Mladkov redakti

Rilataj artikoloj redakti

Pluaj fotoj redakti

Bibliografio redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj redakti