Transkarpata provinco en Ukrainio

Bazaj informoj redakti

Moĉola, ukraine Мочола, hungare Macsola estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Berehove.

Situo redakti

Moĉola situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ la hungara landolimo. La limotrapasejo troviĝas 6 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1327. En 1566 la tataroj detruis la vilaĝon. La lernejo ekfunkciis en 1802. Ĝis 1920 Macsola apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Mezőkaszony, poste al Ĉeĥoslovakio. Rehungariĝo okazis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. La pli frue funkcianta ĉeĥa lernejo iĝis hungara, sed oni faris ankaŭ ukrainan-rutenan lernejon. Ekde 1945 Moĉola apartenis al Sovetunio. Oni kultivis grandan pomoarbaron ĉe la limo, nomita "Amikeco". La rikoltado okazis ankaŭ helpe hungarianoj. Ekde 1991 Moĉola apartenas al Ukrainio. En 2001 loĝis en Moĉola 675 da homoj, (545 hungaroj).

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, biblioteko, kuracejo, dentokuracejo, poŝto.

Vidindaĵoj redakti

  • kalvinana preĝejo de 1842
  • greko-katolika kaj samtempe katolika preĝejo