Modibo Keïta (4-an de junio 1915 en Bamako - 16-an de majo 1977 samloke) estis prezidento de Malio inter 1960 kaj 1968.

Modibo Keïta
Persona informo
ߡߏߘߌߓߐ߬ ߞߋߕߊ߬
Naskiĝo 4-an de junio 1915 (1915-06-04)
en Bamako
Morto 16-an de majo 1977 (1977-05-16) (61-jaraĝa)
en Kidal
Religio islamo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco MalioFrancio vd
Alma mater École normale supérieure William Ponty vd
Partio Sudanese Union – African Democratic Rally vd
Familio
Edz(in)o Mariam Travélé • Keïta Fatoumata Haïdara • Keïta Fatoumata Diallo vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo ĝis prezidenteco redakti

Lia familio apartenis al malinkeoj, li mem vizitis en 1934 École normale supérieure William Ponty en Dakar kie li apartenis al la plej eminentaj lernejantoj. Li laboris ekde 1936 kiel instruisto en Bamako, Sikasso kaj Timbuktuo.

Li kunfondis en 1937 kun Ouezzin Coulibaly sindikaton syndicat des enseignants d’Afrique occidentale Française. Li fondis en 1943 la gazeton L'œil de Kénédougou, en kiu li kritikis la kolonian administradon. Lia konduto kondukis lin al pariza prizono La Santé. Li estis ankaŭ membro de malgranda komunista grupo Groupes d'Etudes Communistes. Poste li membris en partioj Bloc soudanais, Union soudanais, Rassemblement Démocratique Africain (RDA).

Li iĝis en 1948 reprezentanto de la teritoria asembleo, en 1953 tiu de konsilio de Union Française kaj en 1956 en la franca nacia asembleo. Kiel unua afrikano, li iĝis vicprezidanto de la nacia asembleo. Li iĝis samjare urbestro de Bamako.

Li estis ekde 1958 prezidanto de la konstituciiga asembleo de Fédération du Mali (Federacio Mali). Post la elpaŝo de Burkina Faso kaj Benino, apartenis al la federacio ankoraŭ Senegalo. Post sendependiĝo de la federacio – la 20-an de julio 1960 – disiĝis la ŝtato jam la 22-an de aŭgusto 1960 pro diferencoj inter Keïta kaj Léopold Sédar Senghor. Dum la mallonga federacia epoko, Keïta estis ekde 4-a de aprilo 1959 ties registara gvidanto.

Kiel prezidento redakti

Keïta proklamis la 22-an de septembro 1960 la Respublikon Malio kaj iĝis ties unua prezidento. Li estis apogita de la unueca partio Union soudanais, sekvante lian socialistan politikon. La rilatoj al Francio malvarmiĝis, Keïta en 1962 eĉ ŝanĝis la CFA-frankon en Malio, kiu damaĝis la landan ekonomion. Pro lia nesukcesa ekonomia politiko, la malia franko senvaloriĝos forte inter 1963 kaj 1967. La lando revenis en la frank-zonon en 1984.

Eksterpolitike, li agadis por unuiĝo de la afrikaj landoj kaj kunlaboris pri tio kun ŝtatestroj kiel Ahmed Sékou Touré (Gvineo) kaj Kwame Nkrumah (Ganao).

Interne, li subpremis, enprizonigis la opozicion, por teni la potencon.

Puĉo redakti

Li estis forigita per puĉo la 19-an de novembro 1968, fare de Moussa Traoré. Poste li devis vivi kiel kaptito en Kidal. Lia morto okazis en 1977 inter neklaraj cirkonstancoj kaj tio kondukis al tumultoj.

Rehabilito redakti

Post la sukcesa puĉo kontraŭ Traoré en 1991, li estis oficiale rehabilitita de la nova prezidento Amadou Toumani Touré. Oni inaŭguris je lia memoro en 1999 Memorial Modibo Keïta. Lian nomon portas la futbola stadiono Stade Modibo Keïta en Bamako.

Eksteraj ligiloj redakti