Dakaro
Dakaro estas ĉefurbo de Senegalo kaj de la Regiono Dakaro.
Dakaro | ||
france Dakar | ||
Urbo | ||
La centra palaco de sendependiĝo en Dakaro
| ||
|
||
Oficiala nomo: Dakar | ||
Lando | Senegalo | |
---|---|---|
Kabo | Verda Kabo | |
Regiono | Regiono Dakaro | |
Oceano | Atlantiko | |
Situo | Dakaro | |
- alteco | 27 m s. m. | |
- koordinatoj | 14° 43′ 29″ N 17° 28′ 24″ U / 14.72472 °N, 17.47333 °U (mapo) | |
Areo | 82,38 km² (8 238 ha) | |
Loĝantaro | 1 030 594 (2008) | |
Denseco | 12 510,25 loĝ./km² | |
Setligita | 15-a jarcento | |
- fondita | 1857 | |
Urbestro | Barthélémy Dias (ekde 17-a de februaro 2022) | |
Horzono | GMT (UTC+0) | |
Situo enkadre de Senegalo
| ||
Situo enkadre de Afriko
| ||
Vikimedia Komunejo: Dakar | ||
Retpaĝo: www.dakarville.sn | ||
Geografio
redaktiDakaro estas havenurbo ĉe Atlantiko, sur la duoninsulo Cap Verde. Tio karakterizas la okcidentan finon de la Afrika kontinento. Dakaro etas la plej grava havenurbo kaj ekonomia centro de la lando.
Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 1 438 725 loĝantoj sur areo de 82,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 17 439 loĝantoj/km².
Vidindaĵoj
redaktiLa urbo famiĝis pro motorsporto kiel celejo de ralio Parizo-Dakaro. (legu ralio)
Historio
redaktiPli frue en Dakaro oni enŝipigis la sklavojn al Ameriko.
La urbo iĝis en 1895 ĉefurbo de franca Okcident-Afriko.
Klimato
redaktiEn Dakaro regas varma duon-senpluva klimato. Preskaŭ senescepte inter julio-oktobro pluvas. Tio estas jare po 542 mm-oj. Inter majo-novembro la temperaturo estas tre varma, tamen iomete malpli granda, ol aliaj partoj de la lando pro efiko de la oceano.
Vidu ankaŭ
redakti- Rufisko, apudurbo de Dakaro
- Gorée
- Magdalenaj insuloj (Senegalo)
Referencoj
redaktiMonato | Jan. | Feb. | Marto | Apr. | Majo | Junio | Julio | Aŭg. | Sept. | Oct. | Nov. | Dec. | Jaro |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Minimuma meznombra monata temperaturo ( °C) | 18 | 18 | 18 | 19 | 21 | 24 | 25 | 26 | 25 | 25 | 23 | 21 | 2010 |
Maksimuma meznombra monata temperaturo ( °C) | 25 | 25 | 25 | 25 | 26 | 28 | 30 | 30 | 31 | 31 | 30 | 27 | 2010 |
Precipitaĵoj (meznombra alto en mm) |
1,7 mm | 0,8 mm | 0 mm | 0 mm | 0,1 mm | 7,9 mm | 35,3 mm | 117,1 mm | 86,9 mm | 18,7 mm | 0,2 mm | 3,4 mm | 2010 |
Fonto: [1][rompita ligilo] |
Famaj personoj naskiĝintaj en Dakaro
redakti- Marie-Ségolène ROYAL (naskiĝis la 22-an de septembro 1953), grava politika persono en Francio
- Mohamed Mbougar Sarr (naskiĝis la 20-an de junio 1990 ), verkisto, laŭreato de Premio Goncourt 2021.
Edukado
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEsperanto en Dakaro
redaktiEn februaro 2011 okazis en Dakaro Monda Socia Forumo. Senegala Esperanto-Asocio (SEA) havis tie budon. En tiu stando deĵoris membroj de SEA kaj Mireille Grosjean el Svislando. Ŝi alportis multajn dokumentojn en diversaj lingvoj, informilojn, varbilojn. Ĵurnalisto de „The Guardian“ vidis ŝin kaj menciis ŝin kaj Esperanton en artikolo pri la forumo.
En marto 2012 okazis tutmonda konferenco de la verdulaj partioj. La senegalaj esperantistoj deĵoris en budo dum tiuj tagoj.
En decembro 2012 alvenis Mireille Grosjean duan fojon. Ŝi faris radioelsendon ĉe radio Al Madina kaj poste vizitis la urbon Rufisko kaj Tieso. En Rufisko okazis kurso kaj ekzamensesio laŭ la ILEI UEA sistemo. La 9-an de januaro 2013 Mireille Grosjean havis kunvenon kun ministro Ali El Haidar.
En oktobro-decembro 2022 en Dakaro kaj Rufisko okazis kurso de Esperanto, organizita de SEA, Afrika Komisiono de UEA kaj ILEI. La kurso celis reaktivigi la landan agadon antaŭ la 8-a Afrika Kongreso de Esperanto, kiu okazis 26-30 de decembro en Tieso (Senegalo).
Esperantistoj
redakti- Jean-Christophe Badiate;
- Yacinthe Nicholas Badji;
- Dieudonné Pierre Basséne;
- Fidel Basséne;
- Marc Pascal Basséne;
- Suzanne Basséne;
- Koffigan Diagba;
- Alphonse Diatta; mortis en 2013
- Elie Joseph Diatta;
- Jean Didier Diatta;
- Jean Gabriel Diatta;
- Marie-Hélène Diatta;
- Lafi Charles Diatta;
- Therence Diatta;
- Assane Faye;
- Béatrice Sanou Faye;
- Ayi Akpe Kouawo;
- Gilbert Marie Lambal;
- Anne Mireille Thérèse Sambou;
- Kokou Richard Wonegou;
- Kossi Super Woudji
kaj aliaj.