Modrý Kameň

urbo de Slovakio
(Alidirektita el Modrý Kameň (urbo))
Tiu ĉi artikolo temas pri urbo. Pri samnomata burgo temas artikolo Modrý Kameň (burgo).

Modrý Kameň, germane Blauenstein, hungare Kékkő estas la dua plej malgranda urbo laŭ nombro de loĝantoj en Slovakio en distrikto Veľký Krtíš. La nomo de urbo signifas en ĉiuj lingvoj Blua Ŝtono.

Modrý Kameň
hungare: Kékkő, germane: Blauenstein
urbo
Modrý Kameň, la 17-a jarcento
Blazono
Oficiala nomo: Modrý Kameň
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Veľký Krtíš
Historia regiono Supra Hungarujo
Montaro Krupinská planina
Memorindaĵo Modrý Kameň burgo
Muzeo Muzeo de marionetoj
Rivero Krtíš
Situo Modrý Kameň
 - alteco 240 m s. m.
 - koordinatoj 48° 14′ 27″ N 19° 19′ 59″ O / 48.24083 °N, 19.33306 °O / 48.24083; 19.33306 (mapo)
Areo 19,643 km² (1 964,3 ha)
Loĝantaro 1 563 (31.12.2009)
Denseco 79,57 loĝ./km²
Unua skribmencio 1290
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 992 01
Telefona antaŭkodo +421 47
Aŭtokodoj VK
NUTS 516210
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Modrý Kameň
Retpaĝo: www.modrykamen.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Ĝi kuŝas en suda parto de monta ebenaĝo Krupinská planina, kiu finiĝis tie, en la valo de rojoj Krtíš kaj Riečka ĉirkaŭadita per montoj kaj krutaj deklivoj kaj entras sinsekve en larĝa Ipeľská kotlina (Valkaldrono de Ipeľ). Tie ĉi najbaras du historiaj slovakaj regionoj Hont kaj Nógrád. La urbo estas malproksima 3 km al distrikturbo Veľký Krtíš. Dominanto de urbo estas gotika burgo el duono de la 12-a jarcento. Dank' al burgo sinsekve disvolviĝita subburgaĵo fariĝis administra centro de historia regiono Nógrád.

Historio redakti

Historio de urbo estas ligita kun historio de burgo. Burgo estis fondita en jaro 1137. Unuaj skribaĵoj estis de jaroj 1270 kaj 1290. Urbeto signife komencis evolui post jaro 1638, kiam ĝi ricevis foirorajton de imperiestro Leopoldo la 1-a. Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Nógrád, al distrikto de Balassagyarmat, poste al Ĉeĥoslovakio.

En la 19-a jarcento ĝis 1960 rolas rolon kiel distrikta centro. Ĝian karakteron ekkreadis vinkulturistoj, abelbredistoj, terkulturistoj kaj fruktokulturistoj. Vivo estis ĉiam vigla aktiva. Post la jaro 1960, kiam estis ordonita je la urbo konstruita fermo (malpermeso konstrui novajn domojn) de ŝtato, sekve de tio urbo kadukis. Hodiaŭ denove ja intense de evoluo de urbo kreskas kaj malrapide pliviviĝas dank al ĝiaj turistaj allogaĵoj.

Loĝantaro redakti

En 1910 loĝis tie 1347 da homoj, slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato. En 2001 loĝis tie 1434 da homoj, precipe slovakoj.

Memorindaĵoj redakti

  • Burgo kun Muzeo pri ludiloj kaj marionet-kulturoj kaj ekspozicio de denta teĥniko, unuaj de sia specio en Slovakio, etnografa muzeo de regiono kaj ekspozicio pri vivo de renesancia poeto Bálint Balassi ;
  • Katolika preĝejo konstruita en 1879;
  • Kalvario de 1789. En jaroj 18621864 inter kruca vojo kaj kapelo estis konstruita 5 haltejoj (postenoj) kun bildoj (pentraĵoj) de pentristo J. Hofrichter. Super la krucavojo kaj kapelo elstaras 6m alta kruco. De kolektoj de kredantoj kaj per financa subteno de Anton Balaša ĝi estis en jaro 1855 riparita. Kalvario estas ĝis hodiaŭ konata kiel pilgrimejo de kredantoj de ĉirkauaĵo.
  • En periodo de konstruado de kalvario estis konstruita baroka kolono. Sur la kolono estas virgulino Maria kun bebo. Kolono estas troviĝanta sur la placo de la urbo.
  • Unikaĵo de urbo estas la plej granda arbaro de kaŝtanarboj en Slovakio

Transporto redakti

La urbo ligiĝas nur per flankovojoj.

Naturprotekto redakti

Famuloj redakti

En la iama Kékkő vivis kaj mortis hungara inĝeniero kaj pentristo Sámuel Lányi.