Mohora
Bazaj informoj
redaktiMohora estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en subregiono de Balassagyarmat.
- Areo: 16 km²
- Loĝantaro: 980
- Poŝtkodo: 2698
- Telefonprefikso: 35
Situo
redaktiMagyarnándor situas en valo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Aszód-Balassagyarmat. La lasta troviĝas 10, Szécsény 20, Rétság 21 km-ojn.
Historio
redaktiLa loko estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko, poste alvenis keltoj. La unua mencio devenis el 1286 en la formo Muhura. En la 14-a jarcento estis tie preĝejo. En 1686 pro la militado la vilaĝo tute detruiĝis. La fervojo atingis la vilaĝon en 1896. En 1946 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno. Iom poste kolĥozoj formiĝis. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, biblioteko, interretejo, poŝto.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika Preĝejo de Naskiĝo de Maria (Mohora) de 1903
- luterana preĝejo
- kastelo de Zichy-Vay (ziĉi-vaj)
- nobeldomo de Mauks, nun apoteko
- protektata kaŝtano de Kálmán Mikszáth
- memorĉambro kaj skulptaĵo pri aktorino Klári Tolnay
Famuloj
redaktiEn Mohora naskiĝis juristo Lajos Kacskovics.