Momik

armena artisto

Momik (armene: Մոմիկ; mortis en 1333) estis armena arkitekto, skulptisto kaj majstro artisto de armenaj miniaturaj manuskriptoj. Kiel skulptisto, Momik ankaŭ estis konata pro sia bona skulptaĵo de ĥaĉkaroj, trovitaj ĉefe ĉe la monaĥeja komplekso Noravank. Li okupis eminentan postenon en la Lernejo de miniaturoj en Sjuniko, establita en Vajoc Dzor sub la patroneco de la historiisto de la familio Orbeljan, Stepanos Orbeljan. El la manuskriptoj verkitaj de Momik, nur kelkaj postvivas: unu troviĝas ĉe la deponejo de la Mekitarisma Ordeno en Vieno kaj aliaj tri troviĝas ĉe la Instituto de Antikvaj Manuskriptoj en Erevano, Armenio. Post la morto de Stepanos Orbeljan en 1305, Momik komencis ĉizi ĥaĉkaron honore al la granda historiisto, kompletigante ĝin en 1306.

Momik
Persona informo
Naskiĝo
Morto 1-an de januaro 1333 (1333-01-01)
en Monaĥejo Noravank
Ŝtataneco Armena reĝlando en KilikioKartvela reĝlando
Alma mater Universitato de Gladzor
Okupo
Okupo iluministo • skulptistoarkitekto
Verkoj Monaĥejo Noravank
Areni
vdr