Monaĥeja ĝardeno

utilĝardeno por servi al la aŭtarkio de la monaĥoj

La mezepoka monaĥeja ĝardeno origine estis utilĝardeno por servi al la aŭtarkio de la monaĥoj. La formado estas influita de la kristanecaj simboliko kaj mondrigardo. La monaĥeja ĝardeno ludis gravan rolon en la evoluado de botaniko kaj kuraciloj. La monaĥejoj influas la evoluadon de la plantoj, ties disvastiĝon kaj ties utiligado por la homaj nutrado kaj medicino. Hodiaŭsj „mezepokaj“ monaĥejah ĝardenoj estas rekonstruado kun helpo de malmultaj skribaj kaj ilustritaj fontoj kaj maloftaj arĥeologiaj trovaĵoj.

patro Antonius. murtapiŝo, 15a jc.

Ekesto kaj konstruo redakti

 
plano de la monaĥeja ĝardeno en St. Gallen, 9. jc.. Ĉe la supra rando troviĝas la malgranda herba ĝardeno kun ok bedoj en du vicoj, dekstre la duparta sanatoria konstruaĵo super la monaĥeja preĝejo, poste la arboĝardeno (samtempe tombejo)); pli dekstre situas la monaĥejan ĝardenon kun 18 bedoj en du vicoj.

Modeloj de la ĝardenoj por la fine de la antikvo estiĝantaj monaĥejoj estis la romiaj kamparaj vilaoj , la Villa rustica. La fruktoj kaj legomoj estis kultivataj por memkonsumo. Laŭ la benedikta regularo, aŭ „Regula Benedicti“, el la 6a jarcento la monaĥejoj estu aŭtarkaj:

citaĵo: "Monasterium autem, si possit fieri, ita debet constitui ut omnia necessaria, id est aqua, molendinum, hortum, vel artes diversas intra monasterium exerceantur.“ , (la monaĥejo estu tiel konstruita, ke la necesaj aĵoj, nome akvo, muelejo kaj ĝardeno, estu ene de la monaĥejo kaj ke diversaj metioj estu praktikeblaj).

aŭtoro Benedikto de Nursia fonto Regula Benedicti, ĉapitro 66

Ĝis la fino de la Mezepoko la ĝardenoj havias simplan aranĝon: ofte ili havas rektangulan planon kun bedoj borderitaj per pelektaĵo aŭ tabuloj. Apud tiu utilĝardeno por herboj kaj legomoj estis plej ofte fruktĝardeno. Ĉe la ermitece vivantaj Kartuzianoj ĉiu monaĥo havis propran etan ĝardenon interne de la muroj de sia dometo. La nutroplantoj, kiuj estis bezonataj grandkvante, ekzemple pizoj, betoj kaj brasiko, estis kultivataj sur terenoj ekster la monaĥejo. Precipe la Cistercianoj kaj Benediktanoj modernigis la ĝardenkulturon.

Ekde la alta mezepoko la monaĥejoj konstruis ankaŭ ornamĝardenonplezurĝardenon por ripozo kaj preĝado. Albertus Magnus eksplikis en sia verko De vegetabilibus (Lib. VII, I, 14: De plantatione viridariorum) la konstruon de kombinita herbo- kaj ornamĝardeno. Menciitaj estas jenaj plantoj: madona lilio, rozo, irido, akilegio, violo, salvio, ocimo, ruto kaj oficina hisopo.

Nur malmultaj mezepokaj informoj pri la aranĝo de monaĥejaj ĝardenoj aŭ arkeologiaj trovaĵoj ekzistas. Kelkajn klonkludoj tamen eblas el pentraĵoj aŭ bildoj en libroj, ekzemple el horlibroj aŭ sur murtapiŝoj Millefleurs-formo. La monaĥeja mapo de la monaĥejo en S. Gallen ( Svislando) el la 9a jarcenton kaj la poemo Liber de cultura hortorum ("libro pri ĝardenkultivado“) estas la plej gravaj fontoj de la mezepokaj ĝardenoj en Mezeŭropo. La poemo de Walahfrid Strabo, abato de la monaĥejo Reichenau, estis el la jaro 827. Grava influo al la monaĥeje ĝardeno de St. Gallen kaj tiu poemo verŝajne havis la karolinga dekreto por la mastrumado de la imperiestraj bienoj kaj kortoj el la jaro 812, la Capitulare de villis vel curtis imperii. En la dekreto estis listo de 73 floroj, herboj, legom- kaj fruktplantoj kaj 16 arboj. Laŭ tiuj informoj la tiel nomataj ĝardenoj de Karolo estas plantitaj hodiaŭ.

 
malnova majstro de la supra Rejno: paradizĝardeneto, ĉirkaŭ1420
 
en la monaĥejo altbedoj en monaĥejo Blaubeuren, 2007

Literaturo redakti

  • Marilise Rieder: Klostergarten Kleines Klingental - Symbolik und Gebrauch der Gartenpflanzen im Mittelalter. Museum Kleines Klingental, Basel 2002, ISBN 3-952-24441-4
  • Johannes Gottfried Mayer: Klostermedizin: Die Kräutergärten in den ehemaligen Klosteranlagen von Lorsch und Seligenstadt. Verlag Schnell und Steiner 2002, ISBN 978-3795414290
  • Johannes Gottfried Mayer: Klostergärten – die Apotheke Gottes In: Rudolf Walter (Hrsg.): Gesundheit aus Klöstern. Verlag Herder, Freiburg 2013. S. 8ff. ISBN 978 3 451 00546 6

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti