Adalbert Baumann

(Alidirektita el Monda germana)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Adalbert BAUMANN [baŭman] (naskiĝis la 10-an de februaro 1870 en Karlstadt am Main, Reĝlando Bavario,[1] mortodato en 1943) estis germana instruisto, kiu laboris kiel gimnazia profesoro en Munkeno, inter la du mondmilitoj krome aktivis kiel naciisma politikisto, kaj evoluigis plurajn projektojn de internaciaj planitaj helplingvoj. La helplingvoj estis baziĝantaj je modifita, plisimpligita germana lingvo respektive de ties bavara dialekto. Post la Unua mondmilito, li en 1918 kaj 1919 estis parlamentano de la Provizora Nacia Konsilio, Provisorischer Nationalrat, de Bavario, kiel reprezentanto de partio nomata Demokratisch-sozialistische Bürgerpartei München – "Demokratia-socialista civitana partio de Munkeno".[1] Laŭ la germana Vikipedio, li ankaŭ membris la nacio-konservativa Deutschnationale Volkspartei kaj la socialista Unabhängige Sozialdemokratische Partei Deutschlands.

Adalbert Baumann
Persona informo
Naskiĝo 10-an de februaro 1870 (1870-02-10)
en Karlstadt
Morto 1943
Okupo
Okupo politikisto
Verkoj Wede
Weltdeutsch
Oiropa'pitshn
Weltpitshn
vdr

Lia unua konata planlingvaĵo estis la projekto Weltdeutsch, "Monda germana", mallongite Wede, libroforme prezentita en 1915 – meze de la Unua Mondmilito (ankaŭ ekzistas iom da aliaj projektoj kiu iom uzas la saman nomon).[2] Ankoraŭ samjare, en prelego de la 16-a de decembro 1915, libroforme publikigita sekvajare, li prezentis plilaboritan version de la projekto.[3] En ambaŭ libroj, post konciza prezento pri la neceso de monda interlingvo kaj akra kritiko de la ĝistiamaj solvoproponoj kiel Volapuko kaj Esperanto, Baumann proponis la evoluon de artefarita lingvo baze de moderna lingvo. Laŭ li principe taŭgus kaj la angla kaj la germana, sed post la unuaj sukcesoj de la germana armeo en la militaj jaroj 1914 kaj 1915 li firme kredas je la "venko de la germaneco": la hegemonia pozicio de la angla lingvo pro la milito en tiuj jaroj estus malfortigita kaj li vidas naturan selektadon favore al la germana etno. Citaĵo:

Pro la venka mondmilito de 1914 kaj 1915 la politika pezo kaj renomo de la Germana Regno senkompare kreskis, la tuta mondo serĉos la amikecon de la potenculo, kiel la floroj orientiĝas laŭ la suno do ĉiuj signifaj popoloj en la sekvaj jardekoj kliniĝos direkte al Germanio, por ricevi de ĝi kulturan lumon kaj socian sunbrilon.[4]

Tial, sola kandidato kiel bazo de kreinda monda lingvo restus la germana lingvo. Do li formis sian artefaritan lingvon surbaze de tiu lingvo, kaj aldonis iujn elementojn el la mezaltgermana lingvo (en kiu laŭ li estas malpli da konsonantoj ol en la norma germana kaj tio plifaciligus la lingvolernadon) kaj plifaciligoj el diversaj germanaj dialektoj. La lingvoprojekto Wede ne nur estis celata esti helpa lingvo en la germanaj kolonioj, sed estus internacia komunikilo "por la aliancanoj kaj amikoj [de la Germana Regno]". En 1925 li prezentis pluevoluon, kiun li nomis Welt'pitschn [VELTpiĉn], "Monda piĝino", en 1928 plian pluevoluon, kiun li nomis Oiropa'pitschn [ojROpapiĉn], "Eŭropa piĝino".

Post la instaliĝo de Nazia Germanio komence de la jaro 1933, li la 10-an de septembro 1933 prezentis sian proponon de germana plifaciligita interlingvo kaj de centra oficejo por ties subteno en letero al Joseph Goebbels,[5] la ministro pri propagando de Nazia Germanio kaj potenca alianculo de Adolf Hitler. La "internaciece naciismaj" ideoj de Adalbert Baumann tamen ne interesis la ideologojn de Nazia Germanio: male en 1937 li estis malmembrigita el la nazia partio NSDAP.[5]

Proponitaj lingvoj redakti

Baumann proponis kelkajn planlingvojn bazitaj sur la germana lingvo:

La projekto ricevis la bibliotekan kodon 417.31 "1915" de Biblioteko Butler. In the Land of Invented Languages erare atribuas la projekton al Wilhelm Ostwaldtamen, la samnoma ideo de Ostwald restis nur ideo kaj teorio, ne plena lingvo.[6]
  • Welt'pitschnVeltpitschn, "Monda piĝino", estis proponita de Baumann en 1925. Ĝi estas praformo de evoluigita formo Oiropa Pitschn, "Eŭropa piĝino", proponita de li en 1928.[7] Ili ambaŭ estas bazita sur la germana lingvo.

Bibliografio redakti

  • Wede, die Verständigungssprache der Zentralmächte und ihrer Freunde, die neue Welt-Hilfs-Sprache. – Diessen: Huber. 1915 (101 p.)

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 [https://web.archive.org/web/20210911132625/https://www.bavariathek.bayern/medien-themen/portale/geschichte-des-bayerischen-parlaments/personen/detail.html?tx_parlament_pi6%5Bperson%5D=161&tx_parlament_pi6%5Bort%5D=&tx_parlament_pi6%5Baction%5D=show&tx_parlament_pi6%5Bcontroller%5D=Person&cHash=5fbf2a7b359354101ddfa458bc1caa9b Arkivigite je 2021-09-11 per la retarkivo Wayback Machine Adalbert Baumann en la retejo de la "Domo de bavara historio", Munkeno] (germane)
  2. Wede, die Verständigungssprache der Zentralmächte und ihrer Freunde, die neue Welt-Hilfs-Sprache (germane) - "Wede, la interlingvo de la Centraj Potencoj kaj ties amikoj, la nova monda helpa lingvo" - de 1915, prezenteto en la retejo books.google.de
  3. Das neue, leichte Weltdeutsch (das verbesserte Wedé) für unsere Bundesgenossen und Freunde (germane) - "La nova, facila monda germana (la plibonigita Wedé) por niaj aliancanoj kaj amikoj" - de 1916, prezenteto en books.google.de
  4. Origine en la germana: "Durch den sieghaften Weltkrieg 1914/15 ist Deutschlands politisches Gewicht und Ansehen beispiellos gewachsen, alle Welt wird die Freundschaft des Mächtigen suchen, wie die Blumen nach der Sonne werden sich alle bedeutenden Völker in den nächsten Jahrzehnten immer mehr gegen Deutschland neigen, um von ihm kulturelles Licht und soziale Sonne zu empfangen."
  5. 5,0 5,1 Adalbert Baumann: Ein Sprachamt in Europa mit Sitz in München. Ein Brief an den Propagandaminister Goebbels kun laŭvorta represo de la letero al Goebbels Arkivigite je 2014-02-24 per la retarkivo Wayback Machine (germane, kaj de plia letero de 1935 "Al ĉiuj registaroj de Eŭropo") en retejo de Gerd Simon, Universitato de Tübingen
  6. http://inthelandofinventedlanguages.com/index.php?page=languages&id=223
  7. http://inthelandofinventedlanguages.com/index.php?page=languages&id=295