La Mongola buteo (Buteo hemilasius) estas azia rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu inkludas ankaŭ aglojn kaj vulturojn. Kiel membro de la genro Buteo, ĝi ne estas akcipitro spite komunaj nomoj en kelkaj lingvoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mongola buteo
Mongola buteo, en Mongolio
Mongola buteo, en Mongolio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Buteo
Specio: B. hemilasius
Buteo hemilasius
(Temminck & Schlegel, 1844)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Tiu estas la plej granda buteo, kvankam samgranda kiel la nordamerika Reĝa buteo. La totala longo estas 57–67 cm kaj enverguro estas 143–161 cm. Pezo estas ĉirkaŭ 1350 g averaĝe.[1] kun kaj pala kaj malhela morfoj. Simila laŭ plumaro al aliaj buteoj. Pala morfo havas helmarkajn blankecajn kapon, nukon kaj subajn partojn kun grandaj brunaj punktoj neregule distribuataj en supra brusto kaj ventro. Flankoj kaj ventroflankoj estas malhelaj, la vosto estas kun grizeca centro kaj malhelaj flankoj, vostobendoj estas rimarkinde malhelaj, kun tre markata antaŭfina bendo. Tarsoj estas tute (aŭ almenaŭ trikvarone) kun malhelbruna plumaro. Malhela morfo havas suprajn partojn, suban korpon kaj flugilkovrilojn tre malhelajn, kun bildo de flugilplumoj simila al tiu de pala morfo.[2][3]

Taksonomio kaj sistematiko redakti

Tiu specio estis unuafoje priskribata de Temminck kaj Schlegel en 1844 kaj estas monotipa. Nune konsiderata kiel formanta superspecion kun Buteo rufinus ĉar ili ne interreproduktiĝas, kvankam ties teritorioj koincidas.

Distribuado kaj statuso redakti

Ĝi troviĝas en Butano, Ĉinio, Barato, Pakistano, Irano, Japanio, Kazaĥio, Koreio, Mongolio, Nepalo, Rusio, Taĝikio kaj Uzbekio.

Kutimaro kaj ekologio redakti

Kutime troviĝanta en malferma montaro de herbejoj kaj kultivejoj somere, vintras en pli malaltaj altitudoj. Ofte flugohaltas. Ĉasas el aero surgrunde. Reproduktiĝas inter aprilo kaj aŭgusto en rokejoj kaj klifokornicoj. Nestoj estas farataj el bastoneteroj kaj bone kovrata. Manĝas malgrandajn mamulojn, birdojn kaj insektojn.[2][3]

Referencoj redakti

  1. "Raptors of the World" de Ferguson-Lees, Christie, Franklin, Mead & Burton. Houghton Mifflin (2001), ISBN 0-618-12762-3.
  2. 2,0 2,1 Rasmussen PC & JC Anderton. (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution & Lynx Edicions, p. 103–104.
  3. 3,0 3,1 Baker, ECS. (1928) Fauna of British India. Birds. Volume 5, 2‑a eldono, Taylor kaj Francis, London, p. 140–142.

Ligoj redakti