Le Pâquier FR

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Montbarry)
- La mallongigo FR en Le Pâquier FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Le Pâquier.

Le Pâquier estas urbo kaj komunumo en la distrikto Grejerco en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1086 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Le Pâquier
Blazono de Le Pâquier
Blazono de Le Pâquier
Blazono de Le Pâquier
Le Pâquier-Montbarry
Le Pâquier-Montbarry
Le Pâquier-Montbarry
komunumo en Svislandosetlejo
Kantono Friburgo
Distrikto Grejerco
Koordinatoj  46° 35′ 36″ N 7° 3′ 20″ O / 46.59333 °N, 7.05556 °O / 46.59333; 7.05556 (mapo)Koordinatoj: 46° 35′ 36″ N 7° 3′ 20″ O / 46.59333 °N, 7.05556 °O / 46.59333; 7.05556 (mapo)
Areo 4,49 km²
Alteco 747 m super marnivelo
Poŝtkodo 1661
Komunumkodo 2145
Mapo de Le Pâquier
Mapo de Le Pâquier
Mapo de Le Pâquier
vdr

Geografio redakti

Pâquier situas en la Friburgaj Antaŭalpoj sude de la urbo Bulle. La komunumo konsistas el la vilaĝo Le Pâquier kaj la setlejoj Prachaboud, Le Carmel kaj Montbarry kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,49 km², de kiuj 17,4% estas kovritaj de arbaro, 68,6% servas por agrikulturo kaj 13,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Le Pâquier limas en okcidento, nordo kaj oriento al Bulle kaj en sudo al Grejerco.

Trafiko redakti

Tra Le Pâquier pasas konekta vojo de Bulle al Prigny. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas 6 kilometrojn norde de Le Pâquier apud Bulle. Per stacidomo ĉe la trajnlinio de Bulle al Montbovon la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

Dum mezepoko Le Pâquier formis parton de la Graflando Grejerco kaj dividis ties historian sorton. En la jaro 1555 la grafoj de Grejerco bankrotiĝis kaj la graflando fariĝis kune kun la hodiaŭa komunumo Le Pâquier havaĵo de la urba ŝato Friburgo. La nomo de la komunumo estis la unuan fojon skribe menciita nur en la jaro 1637 kiel Pasquier.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti