Pianezzo

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Monti di Verona)

Pianezzo estas komunumo de la komunumaro Giubiasco kaj la distrikto Belinzono en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 579 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Pianezzo
Blazono de Pianezzo
Blazono de Pianezzo
Blazono de Pianezzo
Kantono Tiĉino
Distrikto Belinzono
Komunumaro Giubiasco
Koordinatoj  46° 10′ 0″ N 9° 2′ 0″ O / 46.16667 °N, 9.03333 °O / 46.16667; 9.03333 (mapo)Koordinatoj: 46° 10′ 0″ N 9° 2′ 0″ O / 46.16667 °N, 9.03333 °O / 46.16667; 9.03333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 579
Areo 8,02 km²
Alteco 491 m super marnivelo
Poŝtkodo 6582
Komunumkodo 5014
Mapo de Pianezzo
Mapo de Pianezzo

Geografio redakti

Pianezzo situas en la Valo Morobbia, flanka rivero de Tiĉino, oriente de Giubiasco, priksimume 5 kilometrojn sude de Belinzono. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Pianezzo kaj Paudo, kaj la alpopaŝtejaj setlejoj Monti di Paudo, Monti di Pedevilla, Monti di Scertara, Monti di Stagno kaj Monti di Verona.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,02 km², de kiuj 88,8% estas kovritaj de arbaro, 2,7% servas por agrikulturo kaj 5,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Pianezzo limas en nordo al Belinzono, en oriento al Sant'Antonio, en sudo al la interkomuna teritorio de Cadenazzo kaj Monteceneri, en oriento al Camorino, kaj en nordoriento al Giubiasco.

Trafiko redakti

Pianezzo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Pianezzo pasas la vojo tra la Valo Morobbia de Giubiasco al Sant'Antonio. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 estas Belinzono-Sudo, kiu situas 5 kilometrojn okcidente de la komunumo en Camorino. Pere de buslinio de Sant'Antonio al la stacidomo de Belinzono la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Pianezzo datiĝas el la jaro 1382 kiel Planezio. Dum mezepoko ĝis 1831 Pianezzo estis flagofrakcio de la komunumo Vallemorobbia, kiu apartenis al la Grafejo Belinzono respektive post la konkero fare de la Svisa Ĵurkomunumo al la Voktejo Belinzono. La politika komunumo Pianezzo estis kreita en la jaro 1831 per la divido de la malnova Najbararo Valo Morobbia al la tri komunumo Pianezzo, Sant'Antonio kaj Vallemorobbia in Piano.[3][4]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti