Monto Jaizkibel (hispane Jaizquíbel; eŭske Jaizkibel) situas en la Provinco Gipusko, en Eŭskio, Hispanio. Por multaj, ĝi estas la plej okcidenta sprono el Pireneoj, por aliaj, Pireneoj finas en Dunbak, en la strando de Hendaye. Ĝi estas lokita apud la Kantabra Maro, okcidente de la enfluejo de la rivero Bidasoa. En ĝiaj flankoj estas la urboj de Hondarribia, Irún, Pasajes, Errenteria kaj Lezo.

Monto Jaizkibel
Monto Jaizkibel vidita el Anglet (Francio)
Monto Jaizkibel vidita el Anglet (Francio)
mountain chain
Alteco 543 m
Situo  Hispanio
Provinco Gipusko (Eŭskio)
Montaro Pireneoj
Geografia situo 43° 22′ N, 1° 49′ U (mapo)43.366944444444-1.8205555555556Koordinatoj: 43° 22′ N, 1° 49′ U (mapo) f4
Monto Jaizkibel (Gipusko)
Monto Jaizkibel (Gipusko)
DEC
Monto Jaizkibel
Monto Jaizkibel
Situo de Monto Jaizkibel
Map
Monto Jaizkibel
vdr

Monto Jaizkibel estas konsiderata kiel Loko de Komunuma Gravo (LKG) (kodo: ES2120017; areo 24,69 km²).

Geografio redakti

Ĝia plej alta pinto, nomita Allerru aŭ S. Enrique, situas je 543 m.[1] Malgraŭ ĝia modesta alteco, ĝia marborda situacio donas al ĝi altan elstarecon, kiu ebligas ke ĝia silueto estu videbla de la maro kaj de la proksimaj francaj marbordoj. Krome, Jaizkibel estas la plej alta monto el la Kantabra marbordo, la dua marborda monto de plej granda alteco de Hispanio (nur superita de Vixía de Herbeira, en la atlantika marbordo de Galegio) kaj unu el tiuj de plej granda alteco de Eŭropo, nur superita de Hornelen, Kabo Enniberg, Croaghaun, la citita galega, Preikestolen, Slieve League kaj Kabo Girão.[2] Apud la pinto estas antenoj de telekomunikado (televido, ktp.).

Laŭlonge de la kresto restas ruinoj de kvin turoj de la lasta Karlisma Milito.[3] La monto ankaŭ enhavas plurajn fuortojn: tiu de San Enrique (1876) estas apud la pinto kaj tiu de Guadalupe, tre proksime al la samnoma ermitejo, estis projektita kaj konstruita fine de la 19-a jarcento, estas fortikaĵo de poligona tipo, inaŭgurita en 1900, kun kapacito de 69 kanonoj kaj 650 soldatoj.[4][5] En la okcidentaj spronoj de la monto, super Pasajes de San Juan, troviĝas la fuorto de Lord John Hay.[6]

Apud la vojo, suprenirante de Hondarribia, troviĝas la Sanktejo/ermitejo de Guadalupe, patronino de la komunumo.[7]

Apud la vojo estas pluraj restoracioj kaj kantinoj. Unu el ili estas apud la Sanktejo. Alia estas en la malaltiĝo de Lezo kaj proponas batalojn de paintball. Apud la Sanktejo troviĝas la arbara domo (de la forstitoj de la areo).

En 2009 oni inaŭguris ludejon de praktiko de golfo proksime al la Sanktejo, kiu kompletigis la Real Golf Club de San Sebastián, kiu troviĝas en la suda flanko de Monto Jaizkibel.[8][9]

La Jakoba Vojo de la Marbordo trairas Monton Jaizkibel en siaj unuaj kilometroj (krom se oni elektas la alternativojn kiuj trapasas tra Oyarzun), proponante malsamajn eblecojn (sekvante bonan parton de la kresto aŭ malsuprenirante antaŭe, en malsamaj punktoj, al la suda deklivo). Ankaŭ la GR 121 (rondirado de Gipusko) trapasas tra Jaizkibel.

Biciklado redakti

En la bicikla medio la Monto Jaizkibel estas konata ĉar la "Clásica de San Sebastián" supreniras ĝin 32 kilometrojn antaŭ la celo, sekve ĝi kutimas provoki fortan selektadon en la kurado.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti