Makalu (oficiala ĉina transkribo al la latina alfabeto: Makaru; ĉine 马卡鲁山, pinjine: Mǎkǎlǔ Shān) estas kun alteco de 8 485 m s.m. la kvina plej alta monto de la mondo.

Makalu
Makalu de sudo vidita
monto
Alteco 8 485 m
Situo Ĉinio (Tibeto) kaj Nepalo
Montaro Himalajo
Geografia situo 27° 53′ N, 87° 5′ O (mapo)27.88416666666787.088888888889Koordinatoj: 27° 53′ N, 87° 5′ O (mapo) f4
Makalu (Provinco 1)
Makalu (Provinco 1)
DEC
Makalu
Makalu
Situo de Makalu
Map
Makalu
Unua grimpo 15-an de majo 1955 de Lionel Terray kaj Jean Couzy
Plej facila montgrimpo Altmontara ekspedicio (glaĉerigita vojo)
vdr

Geografio redakti

Makalu situas en Himalajo oriente de Ĉomolungmo sur la landlimo inter Nepalo kaj Ĉinio.

Flankaj pintoj redakti

Flankaj pintoj de Makalu enstas Makalu Sudorienta Pinto kun alteco de 8010 m s.m. kaj Kangchungtse (ankaŭ Makalu 2) kun alteco de 7678 m s.m.. Al la Makalu-Masivo apartenas ankaŭ Ĉomolonzo kun alteco de 7818 m s.m.. Ĝi situas proksimume kvar kilometrojn nordoriente de la ĉefpinto kaj estas disigita de ĝi per selo kun alteco de proksimume 7200 m s.m. Pro la breĉalteco de 590 m oni konsideras Ĉomolonzon kiel sendependan monton.

Unua grimpo redakti

La unua grimpo sukcesis la 15-an de majo 1955 frae de la francaj ŝnurkamaradoj Lionel Terray kaj Jean Couzy. Ĝi estis la 9-a de la montoj pli altaj ol 8000 m, kies pinton homoj atingis.

Eksteraj ligiloj redakti