Mordva skribsistemo

Mordva skribsistemo estas aro de ĉiuj skribsistemoj proponitaj por lingvoj de mordva lingvaro — la erzja kaj la mokŝa. Plejparto de ili estas bazitaj sur cirila alfabeto, kvankam ekzistis projektoj de latinida skribsistemo por mordvoj. Nuntempe skribsistemo de mordvaj lingvoj tute ne diferencas de rusa alfabeto.

Historio redakti

17-a — 19-a jarcentoj redakti

La plej olda provo transskribi bordovan lingvon aperas en verko "Noord en oost Tartarye" far nederlanda lingvisto kaj politikisto Nicolaes Witsen, kiu aperis en Amsterdamo en la jaro 1692. En tiu ĉi libro la aŭtoro, krom priskribo de mordva kulturo, ankaŭ donas vortareton el 325 mordvaj (plejparte mokŝaj) vortoj kun fonetika transskribo kaj traduko al la nederlanda lingvo.[1]. Poste, en la 18-a jarcento, tiaj mokŝaj kaj erzjaj vortaretoj kaj malgrandaj tekstoj estis ade transskribataj far esploristoj kaj de Rusio, kaj de aliaj landoj. Inter ili estis Philip Johan von Strahlenberg, Pjotr Riĉkov, Peter Simon Pallas, Johann Gottlieb Georgi kaj aliaj. Ili uzis kaj latinidan, kaj cirilidan transskribon en siaj verkoj.[2]

Tabelo de transskribo de mordvaj fonemoj en verkoj de la 18-a jarcento.[2] Notu ke anstataŭ Internacia fonetika alfabeto (IFA) ĝi uzas Uralan fonetikan alfabeton (UFA), kiu ne havas unu-al-unu-rilaton kun IFA.

UFA Latinidaj Cirilidaj UFA Latinidaj Cirilidaj UFA Latinidaj Cirilidaj UFA Latinidaj Cirilidaj
[a] a, aa, ou а, аа, я [g] g г [m] m м [x] ch
[ä] ä, a, ai я, а [d] d д [n], [n'] n н [c], [ć] ts, z, cz, tz ц
[o] o о [ž] sch ж [ŋ] n, ng н, нг [č] tsch, cz ч
[e] e е [z], [ź] z, s з [ŋ̩g] ng нг [š] sch, s, sh ш, с
[u] u, ou у, ю [ʒ], [ʒ'] dz, ds дз [p] p п [šč] schc щ
[ai] ai, ei ай, ей [j] j, i й, ю, я [r], [ŕ] r р [ks] ks, cks, x, kx кс
[i] i, y и [ȷ] ch, ix [ʀ], [ʀ'] r palatigo j, i ь
[ə] i, e, a, y а [k] k, gk, ck, c к [s], [s'] s, ss, ß с
[b] b б [l], [l'] l, ll л, лл [t], [t'] t, d т, д
[v (u̠)] v, w, u в, у [ʟ], [ʟ'] x, l [f] f, ff в

En la dua duono de 18-a jarcento aperis ankaŭ originalaj tekstoj en la mokŝa kaj erzja lingvoj. Plejparte tiuj estis tradukoj de mallongaj religiaj aŭ oficiaj verkoj far studantoj kaj instruistoj de seminarioj de Kazano kaj Niĵni-Novgorodo. En tiuj tekstoj uziĝis cirilida skribo, sed, pro manko de iu normo, ĉiu aŭtoro elpensis sian propran manieron ciriligi mordvajn fonemojn.[3]

En komenco de la 19-a jarcento aperis unuaj libroj en mordvaj lingvoj. En 1804 eldoniĝis erzja traduko de eklezia aboco kun kateĥismo, kaj iom poste aperis aliaj diservaj libroj. En jaroj 18211827 aperis plena erzja traduko de la Nova Testamento. Tamen la kvalito de tradukoj en tiuj ĉi libroj ne estis tre alta kaj eldonkvanto ne estis tre granda, kaj pro tio la libroj ne havis tre grandan disvastigon.[4]

Fino de la 19-a — komenco de la 20-a jarcento redakti

En 1867 en Kazano fondiĝis frataro de episkopo Gurio, religia organizaĵo kadre de la Rusia ortodoksa eklezio kies celo estis disvastigo de klerigo kaj kristanismo inter ĝis tiam needukitaj kaj paganaj popoloj de Rusia Imperio. Danke al ĝi, ekde la 1870-aj jaroj komenciĝis pli aktiva eldonado de libroj en diversaj malplimultaj lingvoj de Rusio, inkluzive la mordvajn. En mordvaj lingvoj aperis ne nur tradukoj de religiaj verkoj, sed ankaŭ abocoj, fikciaj literaturaĵoj kaj lokaj folkloraĵoj. Ĉar norma skribsistemo daŭre malestis, skriboj malsimilis de libro al libro.[5] Tamen, ĝuste en tiu ĉi periodo okazis unuaj provoj normigi la lingvon. Ekzemple, kreinto de erzja aboco A.F. Jurtov kreis sian propran glifaron por erzja lingvo kaj uzis ĝin konsiste en siaj verkoj.[6] Ĝenerale en printitaj eldonoj de fino de la 19-a — komenco de la 20-a jarcentoj erzja alfabeto ĉiam pli-malpli kongruas kun la rusa (krom ekzistanta en preskaŭ ĉiuj ĝiaj variantoj litero Ҥ ҥ).[7] Alfabeto por la mokŝa lingvo en abocoj de 1892 kaj 1897 havis ankoraŭ kelkajn aldonajn literojn: ӑ por senakcenta fonemo [a], я̈ por kutima suoma-ugra sono [ä], kaj ankaŭ ы̃ kaj ҥ.[8] La eldono de "Sankta historio de Malnova testamento" de jaro 1898 en la mokŝa lingvo uzis rusan lingvon kun la sola aldona simbolo ԙ.[9] Sed aliaj mokŝaj eldonoj de la tempo uzis norman tiutempan rusan alfabeton.[10]

Diferencoj de alfabetoj, proponitaj en abocoj el fino de la 19-a — komenco de la 20-a jarcento, kompare al rusa alfabeto: redakti

  • Por mokŝa lingvo:
    • Букварь для мордвы-мокши: 1-е изд., 2-е изд. Казань, 1892, 1897. Mankas litero Ъъ. Aldonaj literoj: Ӑӑ, Ii, Ҥҥ, Ы̃ы̃, Я̈я̈.
    • Дорофеев З. Ф. Валда ян. М., 1925. Mankas litero Ъъ. Aldonaj literoj: Ԕԕ, Ԗԗ.
  • Por erzja lingvo:
    • Букварь для мордвы — эрзи с присоединением молитв и русской азбуки. Казань, 1884. Mankas litero Щщ. Aldonaj literoj: Ii, Ѣѣ, Ѳѳ.
    • Букварь для мордвы-эрзи. Казань, 1892. Mankas literoj Хх, Ъъ. Aldonaj literoj: Ii, Ҥҥ.
    • Тундонь чи. Эрзянь букварь. М.-Пг., 1923. Mankas litero Ъъ. Aldonaj literoj: Ҥҥ.
    • Данилов Т. Валдо чи. М., 1926. Mankas litero Ъъ.

Post 1917 redakti

Post Rusa revolucio de la jaro 1917 komenciĝis nova ondo de esploroj kaj disvolvigoj de diversaj lingvoj kaj kulturoj de Sovetunio. Ekde la jaro 1920 aperis multaj novaj eldonoj en la erzja kaj la mokŝa lingvoj, inkluzive la periodaj. Tamen, norma dialekto kaj sekve norma ortografio daŭre mankis. Tiu ĉi problemo unuafoje estis adresita en 1924 dum kunveno de lernejaj instruistoj de Mordvio, kaj poste en lingvokonferenco de jaro 1928 en Moskvo. Ekde la 1920-aj jaroj komenciĝis disvolvo de unuitaj normoj de literatura dialekto por ambaŭ mokŝa kaj erzja lingvo, kaj tiu ĉi procezo finiĝis en mez-1930-aj jaroj. La literatura dialekto de la mokŝa iĝis tiu de urbetoj Krasnoslobodsk kaj Temnikov, kaj bazo de la erzja iĝis dialekto de vilaĝo Kozlovka apud Atjaŝevo.[9]

Skribsistemo por mordovaj lingvoj disvolviĝis jene. Inter 1920 kaj 1924 norma rusa alfabeto uziĝis por ambaŭ mordvaj lingvoj, sen iu aldonaj literoj. La sono [ə] (laŭ UFA) markiĝis per litero а, kaj sono [ä] per litero е. En 1924 oni enkondukis literojn ԕ kaj ԗ por sonoj [ʟ] kaj [ʀ], laŭorde, kaj por sono [ä] oni ekuzis literojn э kaj ӭ (sed la lasta estis preskaŭ tuj forigita). En mokŝaj eldonoj de jaroj 1924—1926 por sono [ə] de tempo al tempo oni uzis literojn ĕ, ŏ и ы̆[9].

En 1927 ĉiuj la aldonaj literoj en mokŝa kaj erzja alfabetoj estis forigitaj kaj ĝi ekhavis modernan formon, plene kongruan kun la rusa alfabeto, sed iuj aldonaj aŭ mankantaj simboloj. Por sonoj [ʟ] kaj [ʀ] oni ekuzis digrafojn por лх kaj рх (льх kaj рьх en palatigitaj formoj). Por fonemo [ə] post nepalatigitaj konsonantoj oni uzis literon о kaj post la palatigitaj literon е.[9] En 1993 oni enkondukis ŝanĝon en ortografiaj reguloj laŭ kiu en komenco de vorto aŭ en unua fermita silabo sono [ə] markiĝis per ъ.[11]

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. Феоктистов 2008, p. 133–135.
  2. 2,0 2,1 Феоктистов 2008, p. 165–172.
  3. Феоктистов 2008, p. 173–190.
  4. Феоктистов 2008, p. 191–194.
  5. Феоктистов 2008, p. 248.
  6. Феоктистов 2008, p. 249–250.
  7. Феоктистов 2008, p. 252.
  8. Феоктистов 2008, p. 273.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 (1975) Основы финно-угорского языкознания 2. М.: "Наука", p. 268–271.
  10. Феоктистов 2008, p. 284–288.
  11. Келина, А.Н.. (2003) Алфавит // Мордовия. Энциклопедия 1. Саранск: Мордовское кн. изд-во, p. 116.