Muĵijevo
Muĵijevo (ukraine Мужієвo, ruse Мужиево (muĵijevo), hungare Nagymuzsaly, slovake Mužjová) estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Berehove.
Muĵijevo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
vilaĝo en Ukrainio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 90260 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 11′ N, 22° 42′ O (mapo)48.18027777777822.705833333333Koordinatoj: 48° 11′ N, 22° 42′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 118 m [+] | ||
Areo | 11,2 km² (1 120 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/28/Map_of_Ukraine_political_simple_Oblast_Transkarpatien.png/180px-Map_of_Ukraine_political_simple_Oblast_Transkarpatien.png)
Bazaj informoj
redaktiSituo
redaktiMuĵijevo situas sur ebenaĵo, laŭ rojo. Berehove troviĝas 8 km-ojn.
Historio
redaktiLa unua mencio devenis el 1232 en formo Muse. Dum la historio formiĝis 2 vilaĝoj: Granda kaj Malgranda Muse. La lasta senhomiĝis en 1657. Nagymuzsaly (nadjmuĵaj) en 1566 detruiĝis pro la tataroj, same en 1657 pro la poloj. En 1910 loĝis en Nagymuzsaly 1505 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 Nagymuzsaly apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Beregszász, poste al Ĉeĥoslovakio. Rehungariĝo okazis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Ekde 1945 Muĵijevo apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 2001 loĝis en Muĵijevo 2462 da homoj, (2035 hungaroj). Tie funkcias unusola orominejo de Ukrainio.
Vidindaĵoj
redakti- kalvinana preĝejo el la 15-a jarcento, la ligna sonorilturo devenis el la 17-a jarcento
- ruinoj de preĝejo el la 14-a jarcento