Muntelier
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Muntelier-Löwenberg (stacidomo). |
Muntelier (malnova franclingva nomo Montelier) estas komunumo en la Lagodistrikto en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 928 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Muntelier | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Blazono de Muntelier | |||||
![]() | |||||
Senjora domo de Ernesto Manor en Muntelier | |||||
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Friburgo | ||||
Distrikto | Lagodistrikto | ||||
Koordinatoj | 46° 56′ 6″ N 7° 7′ 24″ O / 46.93500 °N, 7.12333 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 56′ 6″ N 7° 7′ 24″ O / 46.93500 °N, 7.12333 °O (mapo) | ||||
Areo | 1,13 km² | ||||
Alteco | 435 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 3286 | ||||
Komunumkodo | 2274 | ||||
![]() | |||||
Mapo de Muntelier | |||||
Geografio
redaktiMuntelier situas ĉe la orienta bordo de la Lago de Morato nordoriente de la urbo Morato. La komunumo konsistas el la vilaĝo Muntelier kaj la setlejo Löwenberg.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,13 km², de kiuj 33,6% estas kovritaj de arbaro, 25,5% servas por agrikulturo kaj 36,3% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Muntelier limas en nordo kaj oriento al Galmiz, en sudo al Morato, kaj en okcidento al la Lago de Morato.
Trafiko
redaktiEn Muntelier kruciĝas la kantonaj ĉefvojoj n-ro 1, 22 kaj 182. Sude de la komunumo situas la alveturejo Morato-Nordo al la svisa aŭtovojo A1. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Kerzers al Morato.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Muntelier datiĝas el la jaro 1270 kiel Es Montelliers. Dum la ĵurasa akvejkorekto estis trovitaj restaĵoj de surfostaj konstruaĵoj el la neolitiko, la bronzepoko kaj la kulturo de Horgen. Estis trovitaj teksaĵoj, ornamaĵoj kaj laboriloj. Dum mezepoko Muntelier apartenis al la Senjorujo Morato. Dum la Burgonjaj Militoj en la jaro 1475 Meyriez kune kun Morato estis konkerita de Friburgo kaj Berno fariĝis komuna havaĵo de la du urboj. Okaze de la Helveta Revolucio de 1798 Muntelier fariĝis parto de Kantono Friburgo kaj estis surbaze de la konstitucio de 1848 atribuita al la Lagodistrikto.[3]
Lingvoj
redaktiLa oficiala lingvo de Muntelier estas la germana, kiun parolis okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 86,75 de la loĝantaro, dum 7,9% parolis la francan.
Notoj kaj referencoj
redaktividu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Muntelier – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)