Muzikscienco en Kubo
Dum la paso de la tempo en Kubo evoluis muzikscienco, al kiu multaj fakuloj kontribuis siajn esplorojn kaj studojn. Nur en la pasinta ekestis aparte kuba muzikscienco, kiu okupiĝis pri la muziko en Kubo.
Komenco de la 20-a jarcento
redaktiEscepte la verkon de kelkaj aŭtoroj, kiuj donas informojn pri la muziko en Kubo dum la 19-a jarcento, kiuj kutime estis enigitaj en kronikoj, kiuj pritraktas temojn pli ĝeneralajn, la unuaj esploroj kaj studoj aparte dediĉitaj al la arto kaj la muzikpraktiko aperis en Kubo nur je la komenco de la 20-a jarcento.[1]
Tiam la muziksciencan esploron kaj dokumentadon ne realigis profesiuloj plene sindediĉaj al ĉi tiu objekto, sed tion plenumis historiistoj, etnologoj kaj komponistoj kiel multverkinto Fernando Ortiz (naskiĝinta en 1881) aŭ komponisto Eduardo Sánchez de Fuentes (naskiĝinta en 1874). La disputo, kiun subtenis tiuj ĉi eminentuloj rilate eblan afrikan aŭ indiĝenan devenon, etendiĝis trans kelkaj jardekoj ekde la tridekaj ĝis la kvindekaj jaroj.[2]
Alia grava persono, María Muñoz (naskiĝinta en 1886), galega pianistino, profesorino kaj ĥordirektistino, studinta en la konservatorio de Madrido sub la gvido de Manuel de Falla, malvolvis elstaran muzikan aktivecon en Kubo. Kune kun sia edzo Antonio Quevedo ŝi fondis la Societon de Nuntempa Muziko en 1929, antaŭenigis la revuon Musicalia kaj fondis la Ĥorsocieton de Havano.[3] Muñoz proponis muziksciencajn kursojn en la Universitato de Havano ekde la tridekaj jaroj. Tiuj kursoj efikis stimule al la karieroj de kelkaj elstaraj muziksciencistoj kiel María Teresa Linares Savio (naskiĝinta en 1920).[1]
La 1940-aj kaj 1950-aj jaroj
redaktiEn 1946 la fama verkisto, artkritikisto kaj muziksciencisto Alejo Carpentier (naskiĝinta en 1904), metis referencpunkton per sia verko La música en Cuba (1946), en kiu li intencis realigi kompletan historian superrigardon super la kuba muziko ekde la 16-a jarcento ĝis la nuntempo. Kvankam la verko prezentas kiel konfirmitajn faktojn kelkajn historiajn pridisputendajn aspektojn, ekzemple la originojn de la konata Son de la Mateodora kaj de la Contradanza cubana, tiu ĉi grava studo, baziĝanta sur ĝisfundaj esploroj faritaj de Carpentier, proponis tiutempe profundan perspektivon neniam antaŭe viditan.
Samtempe kelkaj junaj komponistoj kaj muziksciencistoj kiel Argeliers León (naskiĝinta en 1918) kaj Hilario González (naskiĝinta en 1920) tiumomente estis diligente laborantaj kune kun José Ardévol en el Grupo de Renovación Musical cele al la renovigo kaj plibonigo de la muzika panoramo kuba.[4] En 1947 Argeliers León plue proponis la somerkursojn pri muzikscienco, kiujn estis iniciinta María Muñoz kaj Fernando Ortiz en la Universitato de Havano, kaj komencis dar instruon al elstaraj studentoj kiel al pianistino kaj profesorino Ana Margarita Aguilera Ripoll (naskiĝinta en 1903), verkinto de grava kolekto da infankantoj nome Cancionero Infantil de Hispanoamérica. Aliaj gravaj muziksciencistoj de tiu epoko estis María Antonieta Henríquez, fondintino de la Nacia Muzeo de la Muziko, kaj Lydia Cabrera, antropologino vaste konata pro siaj studoj pri la afrikokuba muziko.[1]
Postrevolucia periodo ekde 1959
redaktiPost la Kuba Revolucio de 1959 Pablo Hernández Balaguer (naskiĝinta en 1928) instruis muziksciencon en la Universidad de Oriente, edukejo kiu kiel unua en la historio de Kubo ebligis doktoriĝon pri muziko. Balaguer verkis gravan studon pri la komponisto Esteban Salas kaj publikigis la unuan liston de muziko en la katedralo de Santjago de Kubo. Li estis instruinto de variaj eminentaj muziksciencistoj kiel Virtudes Feliú Herrera (naskiĝinta en 1941), kiu direktis detalan studon pri la ritaj kaj festaj tradicioj en Kubo. Ŝian verkon oni enprenis en la Atlas Etnográfico de Cuba, kiu ricevis premion de la Scienca Akademio.[1]
Argeliers León kaj lia edzino María Teresa Linares estis la ĉefaj personoj de la kuba muzikscienco dum la unuaj jardekoj de la Kuba Revolucio de 1959. Inter 1961 kaj 1970 León estis direktoro de la Instituto de Etnologio kaj Popolarto de la Scienca Akademio de Kubo kaj direktis ankaŭ la Popolartan Departementon de la Nacia Teatro de Kubo, la Muzikan Departementon de la Nacia Biblioteko José Martí kaj la Muzikan Departementon de la Domo de la Amerikoj (Casa de las Américas). Li deĵoris kiel instruisto en la Urba Konservatorio de Havano, instruis la fakon afrikajn kulturojn en Kubo ĉe la Universitato de Havano kaj superan muziksciencon en la Supera Instituto pri Arto (ISA). Kiel muziksciencisto li publikigis variajn librojn, inter kiuj troviĝas Del Canto y el Tiempo (Pri la Kantado kaj la Tempo; 1974), en kiu li proponis subdividon en multfacetajn ĝenrojn kun la celo analizi la stilojn de la kuba muziko.[5]
María Teresa Linares direktis grandampleksajn esplorojn sur diversaj kampoj de la muzikhistorio kaj publikigis multajn librojn kaj artikolojn. Ŝi profesoris en la Konservatorio Alejandro García Caturla, la Universitato de Havano kaj la Instituto pri Etnologio kaj Popolarto de la Scienca Akademio. Ŝi estis direktoro de la Muzeo de la Muziko ĝis la jaro 2000, kaj pli malfrue la Fondaĵo Fernando Ortiz akceptis ŝin kiel membro.[5]
Dum la unua jardeko de la Kuba Revolucio (de 1960 is 1970), ekestanta generacio de muziksciencistoj komencis akiri rekonon en la muzika medio kuba. Kiel unuaj estas menciendaj du nepretendaj kaj sindediĉemaj esploristoj, kiuj posedas certajn komunajn trajtojn. Ambaŭ tenis antaŭan universitatan sperton kaj laboris multajn jarojn en la Nacia Biblioteko José Martí kiel esploristoj; krom tio iliaj ĉefaj esplortemoj estis iel rilataj kun la muzikscienca verkaro de Alejo Carpentier. Alberto Muguercia (naskiĝinta en 1928), advokato el Santjago de Kubo, meritas la honoron esti rifuzinta unu el la grandaj mitoj en la historio de la kuba muziko: tiun de la originoj de Son de la Ma Teodora. En sia fama verko La música en Cuba Alejo Carpentier atribuas kategorie al popolmelodio nome "Son de la Ma Teodora" originon, kiu reiras al la 16-ajarcento, sen esti realiganta detalan esploron pri la afero, ŝanĝante tiamaniere eraran aserton en popolan tradicion de esta manera. En brila artikolo pri ĉi tiu temo titole Teodora Ginés: ¿Mito o realidad histórica? Muguercia montras la malprecizecon de tiu teorio.[5]
Siaflanke Zolia Lapique (naskiĝinta en 1930), bibliotekistino kaj historiistino, rifuzis terorion formulita de Carpentier rilate la francohaitian originon de la Kuba Kontraŭdanco. Ŝi atribuas al tiu popoldanco evoluon pli fruan, same kiel alian eblan originon (hispanan kaj anglan) en sia elstara artikolo Aportes Franco-Haitianos a la contradanza cubana: mitos y realidades [Francohaitaj kontribuoj al la kuba kontraŭdanco: mitoj kaj faktoj].[6] Aliaj eminentaj membroj de tiu generacio estas:
- Cristóbal Díaz Ayala (naskiĝinta en 1930), aŭtoro de plena diskarregistro de la kuba muziko
- Jorge Ibarra (naskiĝinta en 1931)
- Leonardo Acosta (naskiĝinta en 1933)
- Dulcila Cañizares (naskiĝinta en 1936)
- Raúl Martínez Rodríguez (n. 1937)
- Helio Orovio (naskiĝinta en 1938)
- Radamés Giro (naskiĝinta en 1940)
- Danilo Orozco (1944 - 2013)
- Alberto Faya (naskiĝinta en 1944).[5]
La dua generacio, la 1970-aj jaroj kaj pli malfrue
redaktiLa anoj de la dua generacio de kubaj muziksciencistoj, kiuj aperis dum la periodo de la Kuba Revolucio, estis plimulte finstudintaj en la Urba Konservatorio de Havano aŭ en la Supera Instituto de Arto, kiu komencis oferti la unuan universitatan titolon pri muzikscienco en la historio de Kubo. Multaj el ili laboris pli malfrue en la ĵus kreita Centro por la Esploro kaj disvolvo de la Kuba Muziko (hispana mallongigo: CIDMUC), fondita en 1978.[1] El ĉi tiu grupo estas menciendaj du renomaj muziksciencistoj, kiuj ofte laboris en liga kunlaboro: Victoria Elí (naskiĝinta en 1945) kaj Zoila Gómez (naskiĝinta en 1948). Ankaŭ menciendas Tamahra Martín (naskiĝinta en 1945), kiu dediĉis du librojn al la ĥormuziko: La música coral en Cuba” (1987) kaj Música Coral (1990).
Aliaj du gravaj muziksciencistoj tiugeneraciaj estas Alberto Alén Pérez (naskiĝinta en 1948) kaj Rolando Antonio Pérez Fernández (naskiĝinta en 1947). Alberto Alén uzis siajn ampleksajn konojn de psikologio kaj statistiko por analizi la muzikajn formojn kaj la muzikpedagogion en publikaĵoj kiel ekzemple La forma de las formas musicales kaj Diagnosticar la musicalidad. Rolando Pérez realigis vastajn esplorojn pri la afrikokuba muziko kaj estas rekonata pro la dokumentado kaj la proceso de la transiro de la triumaj al la duumaj ritmoj aparte en la kuba kaj ĝenerale en la latinamerika muziko dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj en sia libro kun la titolo Proceso de binarización de los ritmos ternarios africanos en América Latina (1987) [Proceso de la duumigo de la triumaj ritmoj afrikaj en Latinameriko].[5]
Olavo Alén (naskiĝinta en 1947) sekvis de proksime la pasojn de Argeliers León en siaj studoj pri la afrikokuba muziko kaj ellaboris kaj plilarĝigis la teoriojn de León pri la komplikaj ĝenroj en verkoj kiel Géneros de la música cubana [Ĝenroj de la kuba muziko] el 1976.[5]
Tiujn teoriojn malakceptis aliaj muziksciencistoj kiel Leonardo Acosta, kiu klarigas en sia artikolo De los complejos genéricos y otras cuestiones [Pri la komplikaj ĝenroj kaj aliaj demandoj]:[7]
- Feliĉe la teologio [sic] de la komplikaj ĝenroj estas vidata kun dubemo en la muziksciencistaj rondoj de variaj landoj inkluzive Kubon, kie kelkaj muzikistoj ŝanceliĝis inter malakcepto, dubemo kaj malestimo...[8]
Aliaj membroj de ĉi tiu grupo estas la rekonataj muziksciencistoj Martha Ezquenazi (1949), Jesús Gómez Cairo (1949) kaj Dora Ileana Torres (1956).
Muzikfakuloj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Valdés Cantero, Alicia, Determined women ready to succeed. The International Journal of Cuban Studies, 2-an de decembro 2008[rompita ligilo]
- ↑ Ortiz, Fernando. Africanía de la Música Folklórica de Cuba. Editora Universitaria, La Habana, Cuba. 1965.
- ↑ Orovio, Helio. Cuban music from A to Z. Tumi Music Ltd. Bath, UK. 2004. p.145
- ↑ [http://www.ecured.cu/index.php/Grupo_de_Renovaci%C3%B3n_Musical EcuRed. Grupo de Renovación Musical)
- ↑ 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 Orovio, Helio. Cuban music from A to Z. Tumi Music Ltd. Bath, UK. 2004. p. 123.
- ↑ Giro, Radamés. Panorama de la Música Popular Cubana. Editorial Letras Cubanas, 1995. p. 137.
- ↑ Acosta, Leonardo. De los complejos genéricos y otras cuestiones. Clave. Publicación del Instituto Cubano de la Música. Jaro 4, n-ro 3, 2003.
- ↑ Afortunadamente, la teología [sic] de los complejos genéricos ha sido vista con escepticismo en los círculos musicológicos de varios países, incluyendo a Cuba, donde algunos musicólogos han oscilado entre el rechazo, el escepticismo y el desdén...