Malfermi la ĉefan menuon

Argeliers León Pérez (naskiĝinta la 7-an de majo 1918 en Havano; mortinta la 23-an de februaro 1991 samurbe)[1][2][3] estis kuba muziksciencisto kaj muzikpedagogo, popolmuzikisto kaj komponisto.

KarieroRedakti

León studis muzikon ĉe la Urba Konservatorio de Havano kaj pli malfrue pedagogion ĉe la Universitato de Havano. Krom tio li komencis studi muziksciencon kaj muziketnologion dum la Somerlernejo de la Universitato i.a. ĉe Fernando Ortiz. Krom tio li partoprenis kursojn pri kompozicio de José Ardévol kaj en 1957/58 de Nadia Boulanger en Parizo.

De 1939 ĝis 1957 li instruis harmonisciencon kaj kompozicion ĉe la Muzika Konservatorio de Havano. En 1951 li estris kursojn dum Sezona Lernejo en Santjago de Ĉilio. En 1958 li fariĝis direktoro de la muziksekcio de la Nacia Biblioteko.

Ekde la komenco de la 1960-aj jaroj li pli kaj pli koncentriĝis pri la muzikscienca esploro kaj fariĝis krom Odilio Urfé kaj María Teresa Linares unu el la plej gravaj fakuloj pri la popolmuziko. Li estis fonda direktoro de la popolarta fako de la Nacia Teatro de Kubo kaj de la Instituto de Etnologio kaj Popolarto de la Akademio de la Sciencoj de Kubo. Tie li fondis en 1968 la seminarion pri afrikoamerikaj studoj. Por Unesko li organizis sciencajn kunvenojn pri afrika kulturo i.a. en Niĝerio, Ganao, Malio kaj Brazilo. En 1973 li fariĝis direktoro de la muziksekcio de la Casa de las Américas.

León fondis kaj eldonis aron da muziksciencaj revuoj kiel ekzemple Actas de Folklore, Etnología y Folklore, Boletín de Música de Casa de las Américas kaj Boletín de Música de la Biblioteca Nacional “José Martí”. Krom multaj artikoloj li verkis la librojn Introducción sobre el estudio del arte africano kaj El canto y el tiempo. Kiel komponisto li verkis kaj simfoniajn kaj ankaŭ ĉambromuzikajn komponaĵojn.

Lernintoj de León estas la muziksciencistoj kaj etnologoj Alberto Alén kaj Rolando Pérez.

Kompoziciaj verkojRedakti

  • Sinfonía Nº 1
  • Suite cubana
  • Sonata de la Virgen del Cobre
  • Quinteto para guitarra y maderas
  • Concertino
  • Cánticos de homenaje
  • Elegía para Jesús Menéndez, kantato por solistoj, ĥoro, deklamanto kaj orkestro; teksto de Nicolás Guillén
  • Creador del hombre nuevo, kantato por solistoj, deklamanto, blovensemblo kaj frapinstrumentaro
  • Concierto para piano y orquesta

ReferencojRedakti