Norvega Esperantista Ligo

Esperanto-organizaĵo en Norvegio
(Alidirektita el NEL)

La Norvega Esperantista Ligo (NEL, norvege Norsk Esperanto-Forbund) estas Esperanto-organizo, kie ĉiu laboro okazas senpage. La Ligo estas vivtenata de la membraj kotizoj. Ĉiu ajn kiu volas, rajtas membriĝi. En 2008 Norvega Esperantista Ligo havis 196 membrojn: 43 rektaj membroj kaj 153 anoj de la naŭ aliĝintaj Esperantokluboj en diversaj norvegaj urboj.

Norvega Esperantista Ligo
Norsk Esperanto-Forbund
Emblemo de Norvega Esperantista Ligo
Lando  Norvegio
Tipo landa Esperanto-asocio
Fondiĝo 1911
Interretejo esperanto.no
vdr

La asocio havas oficejon en Olaf Schous vei 18 en Oslo. Tie okazas i.a. preskaŭ ĉiuj kunvenoj de Klubo Esperantista en Oslo. La oficeja telefono estis uzata por interkonsiliĝoj de la estraroj de NEL, de la Oslo-klubo kaj de la Eldonejo.

La junulara fako de NEL estas Norvega Junularo Esperantista.

Agadoj

redakti

Gazetoj

redakti

Norvega Esperantista Ligo kaj ties suborganizo Norvega Junularo Esperantista regule eldonas la jenajn organojn:

  • Norvega Esperantisto, membrogazeto,
  • Inter Ni Dirite, membrogazeto por la junularo,
  • kaj, intertempe nur ciferece, per la retejo Twitter, sed antaŭe multajn jarojn ankaŭ papere, la nacilingvan novaĵbultenon Esperanto-nytt

Historie ankaŭ eldoniĝis:

Landaj Kunvenoj

redakti

Super la estraro staras la Landa Kunveno, kiu faras/ŝanĝas la statuton de la asocio kaj difinas la taskojn de la estraro. La Landa Kunveno (LK) estas malferma por ĉiuj membroj de NEL. Ĝi okazas almenaŭ unu fojon ĉiun duan jaron, kutime dum Landa Kongreso aranĝata/gastigata de unu el la norvegaj E-kluboj.

LK 2011 en Tromsø
LK 2009 en Os
LK 2007 en Trondheim
LK 2005 en Morokulien
LK 2003 en Klepp
LK 2001 en Oslo
LK 1999 en Fana
LK 1997 en Malvik
LK 1995 en Budor
LK 1993 en Skjeberg
LK 1991 en Trondheim
LK 1989 en Haugesund

Strukturo

redakti

Estraro

redakti

En 2022-2023, la estraro estas[1]:

  • Prezidanto: Bård Hekland, Bergen
  • Vicprezidanto: Jardar Eggesbø Abrahamsen, Trondheim
  • Sekretario: Marianne Lund, Tromsø
  • Kasisto: Claude Rouget, Tromsø (ekde somero 2019)
  • Estrarano: Lars Sandbakk, Sandnes

La estraro 2016-2017 estis[2]:

  • Prezidanto: Mario Machlik (ankoraŭ oficis en septembro 2021)
  • Vicprezidanto: Jardar Eggesbø Abrahamsen, Trondheim (daŭre oficas en printempo 2023)
  • Kasisto: Anne Karin Bondhus, Bryne (mortis en junio 2019)

Honoraj membroj

redakti
Honoratus Bonnevie, Oslo (ekde 1928)
Ottmár Fischer, Hungario (ekde 1932)
Rosa Bye, Oslo (ekde 1945)
Ole Brochmann Sletterød, Oslo (ekde 1947)
Ragnvald Rian, Trondheim (ekde 1949)
Hartvig Andersen, Barkåker en komunumo Tønsberg (ekde 1952)
Aagot Sletterød, Oslo (ekde 1967)
Bjørn Ottesen, Oslo (ekde 1967)
Tharald Dybing, Oslo (ekde 1969)
Rolf Bugge Paulsen, Oslo (ekde 1969)
Halfdan Karterud, Trondheim (ekde 1971)
Carl Støp-Bowitz, Oslo (ekde 1979)
Tom Arbo Høeg, Oslo (Asker) (ekde 1991)
Elna Matland, Bergen (ekde 2001)
Signe Korstvedt, Oslo (ekde 2001)

Antaŭaj prezidantoj

redakti
Jardar Eggesbø Abrahamsen
Ulf Lunde (2003–2005)
Torstein Kvakland (1995–2003)
Per Johan Krogstie (1991–1995)
Elna Matland (1985–1991)
Kjell Gustavsen (1981–1985)
John Berggreen (1977–1981)
C. Støp-Bowitz (1947–1977)
Rolf Bugge Paulsen (1919–1947)
Bruno Riefling (1918)
Einar Schibbye (1913–1918)
Honoratus Bonnevie (1912–1913)
Søren Engesgaar Christie (1911–1912)

Historio

redakti

En la 60-aj kaj 70-aj jaroj NEL havis Informan Fakon. Komisiito estis Ludvig Anjer. Okazis en la 60-aj jaroj interalie vasta subskriba kampanjo kaj regula dissendado de gazetaraj informoj.

En 1982 transprenis tiun fakon Ove Kjønsvik, junulo en Trondheim, kaj kiam li forlasis la landon en 1985, li lasis la fakon al Douglas Draper, kiu samjare revivigis Esperanto-nytt.

En 1983 oni aranĝis seminarion pri informado lige kun la landa kongreso en Drammen. Kaj en novembro 1984 la informa fako aranĝis tuttagan diskuton[3].

En la landa kongreso en 1995 oni reorganizis la laboron de NEL en tri sekcioj: pri informado, instruado kaj prizorgado de la membroj. La anoj de la sekcio pri informado estis Torstein Kvakland kaj Christian Fossen.

Du jarojn poste, en 1997, oni konstatis ke tiuj sekcioj ne bone funkcias, pro manko de sufiĉaj laborfortoj, kaj malfondis ilin. La estraro dividis inter si la kunordigan respondecon: Torstein Kvakland iĝis kunordiganto de informado, dum Otto Prytz respondecis pri kontaktoj kun gazetoj, radio kaj televido kaj Bjørn Thuv pri rilatoj kun aliaj organizoj.

Bjørn Thuv forlasis la estraron en 1999 kaj ekde septembro tiujare Christian Moe transprenis la responson pri informado al la amaskomunikiloj. Sed post kiam la postan jaron ankaŭ li forlasis la estraron, neniu havas apartan responson por tiu kampo.

Cetere, prizorganto de Gazetara Servo (kiu kolektu kaj registru artikolojn pri E-o en norvegaj gazetoj) estas Torstein Kvakland. En junio 2000 la estraro lanĉis reorganizon de tiu servo, komisiante al Asbjørn Lindh kaj Douglas Draper la serĉadon kaj kolektadon de gazetaj artikoloj. La arĥivo restas ĉe Torstein Kvakland.

Pli frue ĝi ankaŭ dissendis novaĵojn. Ekz-e en la jarraporto 1971 ni legas ke ”Gazetara Servo, gvidata de Elna Matland, elsendis al ĉiuj norvegaj ĵurnaloj 11 bultenoj[n] kun sume 30 novaĵoj pri Esperanto, parte pere de lokaj reprezentantoj…”.

Referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti