Nagydobsza
Nagydobsza [nadjdobsa] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Szigetvár. En la loknomo nagy signifas hungare: granda kaj tio faras diferencon de la simila kaj najbara komunumo Kisdobsza.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 13 6 km²
- Loĝantaro: 690
- Poŝtkodo: 7985
- Telefonprefikso: 73
- Koordinatoj: 46°02′05″N 17°39'54″E
Situo
redaktiNagydobsza situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Pécs-Barcs. Szigetvár troviĝas 11, Barcs 20, Pécs 45, Kaposvár 51, Budapeŝto 230 km-ojn.
Historio
redaktiLa unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1277 laŭ tiama hungara ortografio "Dubza". Post invado de la tataroj du apartaj vilaĝoj fondiĝis: Granda kaj Malgranda Dobsza. Antaŭ okupado de la turkoj husanoj aŭ ĉeĥoj okupis la vilaĝon. Nagydobsza apartenis al la Osmana Imperio ekde 1566. En 1979 ambaŭ Dobsza unuiĝis, sed ili disiĝis en 1992.