Nagypáli
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Nagypall. |
Nagypáli [nadjpa:li] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Zalaegerszeg. Nagypál signifas: granda-Paŭlo. Paro de tiu vilaĝo estas Kispáli.
Nagypáli | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8912 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 569 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 90 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 55′ N, 16° 50′ O (mapo)46.9086116.8415Koordinatoj: 46° 55′ N, 16° 50′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 182 m [+] | ||
Areo | 6,34 km² ( 634 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Nagypáli [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- Areo: 6 km²
- Loĝantaro: 360
- Poŝtkodo: 8912
- Telefonprefikso: 92
- Supermara alteco: 182 m
Situo
redaktiLa vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo, kontaktiĝanta kun Kispáli. Zalaegerszeg troviĝas 10, Zalaszentgrót 22, Körmend 27 km-ojn.
Historio
redaktiLa vilaĝo estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio devenis el 1371. Dum la socialismo kolĥozo formiĝis.
La vilaĝo volas evolui per mediamikaj energiofontoj. Tiel oni jam hejtas per sunkolektoroj la vilaĝodomon, registarajn institutojn (+ biomaterialoj vintre). Oni volas tie ankaŭ uzon de biogaso.
En Nagypáli migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika preĝejo omaĝe al gardanĝeloj
- statuo pri Francisko Rákóczi la 2-a
- monumento pri falintoj