Kispáli
Kispáli [kiŝpAli] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, Distrikto Zalaegerszeg. Kispál signifas: malgranda-Paŭlo. Paro de tiu vilaĝo estas Nagypáli.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 5 km²
- Loĝantaro: 250
- Poŝtkodo: 8912
- Telefonprefikso: 92
- Koordinatoj: 46°54′26″N 16°49'41″E
Situo redakti
Kispáli situas sur mildaj deklivoj, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo kontaktiĝanta kun Nagypáli. Zalaegerszeg troviĝas 11, Vasvár 19, Zalaszentgrót 24, Körmend 25, Pacsa 30 km-ojn. La vilaĝeto havas solan straton.
Historio redakti
La unua mencio okazis en 1305. En 1929 lernejo estis konstruita, kie ĉambro servas por mesoj. Laŭ la popolnombrado en 2001 vivis en Kispáli 225 homoj (ĉiuj hungaroj). Vilaĝservo estas migra poŝto, la municipa administracio funkcias en Nagypáli.