Nagytarcsa
Bazaj informoj redakti
Nagytarcsa [nadjtarĉa] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Gödöllő. Nagy signifas: granda kaj faras diferencon de Kistarcsa.
- Areo:12 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.5288/19.2845
- Loĝantaro: 2810
- Poŝtkodo: 2142
- Telefonprefikso: 28
Situo redakti
Nagytarcsa situas laŭ flankovojoj. La ĉefurbo estas najbare.
Historio redakti
La vilaĝo estis loĝata dum la ferepoko, poste skitoj alvenis. La unua mencio devenis el 135. En la 15-a jarcento la komunumo disiĝis al Kistarcsa (=eta tarcsa) kaj Nagytarcsa (=granda tarcsa), tamen Nagytarcsa estas pli malgranda. Inter 1541-1686 ĝi apartenis al la Turka Imperio kaj ĝi senhomiĝis.
Vidindaĵoj redakti
En 1819 luterana preĝejo konstruiĝis, kiun oni malkonstruis en 1931 kaj ekfunkciis tute nova. En 1935 katolika rompreĝejo konstruiĝis.