Nava de Roa estas vilaĝo kaj municipo, en la provinco Burgoso, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Ribera del Duero, en la jurisdikcio de Aranda de Duero.

Nava de Roa
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 09318
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 206  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 37′ N, 3° 58′ U (mapo)41.613611111111-3.965Koordinatoj: 41° 37′ N, 3° 58′ U (mapo) [+]
Alto 794 m [+]
Areo 22,41 km² (2 241 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Nava de Roa (Provinco Burgoso)
Nava de Roa (Provinco Burgoso)
DEC
Situo de Nava de Roa
Nava de Roa (Hispanio)
Nava de Roa (Hispanio)
DEC
Situo de Nava de Roa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nava de Roa [+]
vdr

Geografio

redakti

Ĝi havas areon de 22,41 km² kun 206 loĝantoj (2021).

Historio

redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

La 19-a jarcento estis dekadenco. Unue la loko estis detruita (1836) dum la Unua Karlisma Milito fare de la karlisto Miguel Gómez Damas. Krome okazis plago de filoksero kiu ruinigis la vitejojn de la zono. Ekde tiam la loĝantaro pli kaj pli malpliiĝis.

En Nava de Roa estis malliberigita Juan Martín El Empecinado, fama gerilano kiu luktis kontraŭ la napoleonaj trupoj kaj poste kontraŭ la absolutisma reĝimo de Fernando la 7-a, post sia kapturo ĉe Olmos de Peñafiel (1823). Poste li estis transdonita al Roa de Duero, kie estis ekzekutita en 1824.

Aktualo

redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Monumentoj

redakti
  • Paroĥejo Sankta Antolino Martiro. Konstruita en la 17-a jarcento kaj ampleksigita dum la 18-a jc., ĝi havas barokan fasadon kaj novklasikan turon.

Festoj

redakti

La plej grava festo estas la Tago de Sankta Antolino Martiro (2an de septembro). Alia festo estas la Tago de Sankta Gregorio (9an de majo).

Eksteraj ligiloj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti